Esperanto

Por skribi al ni Kontakto
Serĉu

Retadresoj en la retregiono esperanto.be

Ĉiu Esperanto-parolanto en Belgio povas akiri retadreson, kiu finiĝas per @esperanto.be. La adresoj en la regiono esperanto.be estas plusendadresoj. Tio signifas, ke la uzanto bezonas alian adreson, ekzemple ĉe Evonet.be, Belgacom.net, Yahoo aŭ alia retperanto. Al tiu adreso ĉiu poŝto alvenanta ĉe esperanto.be estas aŭtomate plusendata.

Avantaĝoj

Retadreso en la retregiono esperanto.be havas plurajn avantaĝojn:

  1. Via adreso restas konstanta. Se vi deziras forlasi vian nunan retperanton kaj transiri al alia, via retadreso ne ŝanĝiĝas. Vi do ne devos ŝanĝi leterpaperojn, vizitkartojn ... vi ne devos informi ĉiujn viajn korespondantojn.
  2. Vi faras iom da reklamo por Esperanto kaj vi subtenas Flandran Esperanto-Ligon (FEL).
  3. Poŝto sendita al via adreso estas aŭtomate skanata je spamo (amasreklamo), en kunlaboro kun diversaj internaciaj asocioj. El la statistikoj montriĝas, ke 99,5 %1 de la spammesaĝoj estas haltigitaj en la servilo de FEL, tiel ke vi ŝparas je telefonkostoj kaj ... je viaj nervoj!
  4. Via adreso estas aŭtomate skanita pri virusoj. La servilo de FEL ne estas kontraŭvirusilo. Do certe ĉiam indas havi propran kontraŭvirusan programon. Sed la plej oftaj virusoj estas haltigitaj. Krome mesaĝoj kun aldonaĵo kiu povus esti danĝera portas la mencion Atentu, suspektinda aldonaĵo!. Krome, ilia finaĵo (ekzemple .PIF, .EXE, .COM) estas ŝanĝita al .TxT tiel ke, eĉ se vi alklakis la dosiernomon, la viruso ne povas ekfunkcii.
  5. Via adreso estas aŭtomate protektita kontraŭ tro grandaj aldonaĵoj.
  6. Vi povas elekti adreson, kiu enlasas nur tekstajn mesaĝojn, por eĉ pli da sekureco.
  7. Kiel senpagan kromservon, eblas ricevi ĉiujn mesaĝojn de la Uzret-grupo soc.culture.esperanto.

Mendi

Mendi vian retadreson vi povas facile per la ĉi-posta formularo. La prezo de retadreso estas 2 eŭrojn (+AVI) monate, kaj estos fakturita al vi unu fojon jare. Membroj de FEL ricevas rabaton de 50 %.

Se vi volas scii pli ...

... pri spamo

Spamo estas nedezirata amase dissendita reklamo. La plej oftaj spamleteroj temas pri Viagra, pornografio, nehonestaj komercaj proponoj, ktp. Ĉi-momente preskaŭ 98 %1 de la retpoŝtaĵoj konsistas el spamo. Se ne ekzistus do filtriloj, via poŝtkesto estus baldaŭ plena, kaj vi apenaŭ plu trovus la veran poŝton inter la rubo. FEL baras spamon per diversaj filtriloj:

  • Adresfiltrilo: Estas barita ĉiu poŝto kiu venas de retregionoj en kiuj aperas difinitaj vortoj kiel sex, porn kaj simile. Ekzemple ĉiuj leteroj kiuj venas de lucky@us.sex.factory.com estas baritaj. Aliaj retregionoj de konataj spamistoj kiel 126.com estas baritaj en simila maniero. Same se mesaĝo venas de ne-ekzistanta adreso, ĝi estas barita. La adresfiltrilo kaptas 42,6 %1 de la spammesaĝoj.
  • IP-filtrilo: Iuj spamistoj konstante ŝanĝas la sendadreson, aŭ eĉ falsas ĝin, sed tamen sendas ĉiam el komputilo kun difinita IP-numero. Por haltigi tiujn spamleterojn FEL kunlaboras kun diversaj internaciaj asocioj kiel SpamCop.net, SORBS, NJABL.org kaj ORDB (elektu la lingvon Esperanto). Ĉiu alvenanta letero estas aŭtomate komparata kun la listoj de Spamcop.net, SORBS, ORDB kaj NJABL kaj se montriĝas, ke la letero venas de IP-numero menciita en almenaŭ 2 de la supraj listoj, ĝi estas barita. Se la IP-numero estas menciita en nur unu listo, ĝi estas plusendata al la poŝtestro por kontrolo. La IP-filtrilo kaptas 51 %1 de la spammesaĝoj.
  • Enhava filtrilo: La du supraj rimedoj kaptas jam la plimulton de la spamleteroj. Tamen restas kvanto, kiu atingas la FEL-servilon, ĉar profesiaj spamistoj ĉiam serĉas novajn komputilojn en novaj regionoj. Tiu kvanto, kiu tamen alvenas, estas kontrolata pri la enhavo. La komputilo kontrolas kiom ofte aperas en letero vortoj kiel sex, Viagra, dollars ktp. Se difinita nombro da poentoj estas atingita, la letero estas barita kaj konservata en difinita loko de la FEL-servilo. Tio aplikiĝas al 5,2 % de la spamleteroj. Tie la spamo estas kontrolata ankoraŭfoje de „homa okulo”. Pro tio, ke preskaŭ ĉiam eblas tuj rekoni spamon pro la temlinio, tiu kontrolado iras tre rapide. Se tamen montriĝas, ke la filtrilo kaptis leteron, kiu ne estas spamo, ĝi estas tuj plusendata al la ricevonto. Tio ĉi tamen okazas nur en kelkaj esceptaj okazoj (0,05 %1). Povus esti, ke la kontrolanto en tiu okazo devas legi parton de la koncerna letero, sed estas ja kompreneble ke li havas silentodevigon kaj ne priparolos la enhavon kun iu ajn.
  • Propra filtrilo: Laste, sed certe ne balaste, ĉiu povas peti pri propra filtrilo. Plej taŭge estas sciigi al FEL la adresojn de la personoj, kiuj rajtas skribi al vi. Tiam ĉiuj aliaj adresoj estas aŭtomate baritaj. Vi povas ankaŭ bari grupojn de adresoj, ekzemple ĉiujn de *hotmail.com. Bari difinitajn adresojn plej ofte ne havas sencon, ĉar spamistoj ŝanĝas sian sendadreson plurfoje tage.

  • 1. Laŭ statistiko de la 22a de oktobro 2005.

Por eviti ricevi amasan reklamon, ni rekomendas al ĉiu neniam publikigi sian esperanto.be-adreson en publika loko, do ne en retpaĝoj, nek en novaĵgrupoj.

Kiu ricevas la servon? La filtriloj estas senpagaj. La adresfiltrilon oni ne povas nuligi. La IP-filtrilo kaj la enhava filtrilo estas elŝalteblaj se oni deziras tion.

... pri virusoj

Ekzistas granda diverseco de danĝeraj virusoj: Word-virusoj, HTML-virusoj, Excel-virusoj ... La plej oftaj tamen ĉi-momente estas programvirusoj. Ili troviĝas en aldonaĵoj al retleteroj kaj havas sufiksojn kiel .EXE (ekzemple tryme.exe) aŭ .COM kaj ofte duoblajn sufiksojn kiel .JPG.PIF aŭ .TXT.LNK. La servilo de FEL unue skanas la enhavon de ĉiuj aldonitaj dosieroj. Krome, ĉar ja preskaŭ ĉiuj aldonaĵoj kiuj finiĝas per .COM estas virusoj, kaj ĉar ĉiuj kun duobla aldonaĵo estas virusoj, ĝi ja avertas la uzantojn pri la ekzisto de suspektinda dosiero, per la frazo Atentu! Suspektinda dosiero!. Krome ĝi ŝanĝas la sufikson de la aldonaĵo al .TxT. Ekzemple kournikova.jpg.tif iĝos kournikova.jpg.TxT. La avantaĝo estas, ke sola alklako de la dosiernomo ne povas funkciigi la viruson. Krome malbone agorditaj poŝtiloj kiel Outlook Express ne povos aŭtomate ekigi la virusojn.

Ĉu mi do ne plu bezonas kontraŭvirusan programon? Kontraŭvirusilo restas rekomendinda por nespertaj uzantoj. Ekzistas ja difinita kvanto de virusoj, kiuj povas kasiĝi ekzemple en Word-dokumento, kaj por tiuj la FEL-servilo ne sendas averton. Tamen 99 % de la nunaj virusoj estas de tiu speco kiun la FEL-servilo ja rekonas.

Kiu ricevas la servon? La kontraŭvirusa filtrilo estas senpaga kaj ĝin ricevas ĉiu. Oni ne povas nuligi ĝin.

... pri grandaj dosieroj

La FEL-komputilo normale baras ĉiujn aldonaĵojn, kiuj estas pli grandaj ol 2048 kilobajtaj. Tio estas por via kaj nia sekureco. Se vi tamen atendas ricevi pli grandajn dokumentojn de difinita adreso, ni povas elŝalti la barilon por tiu adreso, tiel ke vi ja povas ricevi aldonaĵojn kiom ajn longajn.

... pri askiaj mesaĝoj kaj mesaĝoj kun aldonaĵo

Iam en la komenca periodo de retpoŝto, mesaĝo povis konsisti nur el „pura teksto”, la tiel nomataj askiaj mesaĝoj. Nun mesaĝo povas esti multkolora, enhavi fotojn, belajn titolojn, ktp. kaj havi aldonaĵojn (programojn, dosierojn, ktp.). Ĉio tio estas bela, sed ankaŭ havas siajn malavantaĝojn. Unue, tiuj mesaĝoj povas esti 10 ĝis 100 fojojn pli grandaj ol ordinara askia mesaĝo - kaj tion finfine pagos vi, la ricevanto - kaj due ne-askiaj mesaĝoj povas enhavi virusojn. Pro tio la uzantoj de esperanto.be povas peti, ke ĉiuj mesaĝoj estu aŭtomate konvertitaj al askiaj mesaĝoj.

Kiu ricevas la servon? La askiigo de la mesaĝoj estas senpaga. La servon ricevas ĉiu, kiu petas ĝin. Oni povas nuligi ĝin denove post simpla peto.


Legu ankaŭ nian paĝon pri la oftaj demandoj


MENDILO

Bonvolu entajpi vian nomon kaj adreson. Se vi jam estas konata ĉe FEL kaj se vi scias vian FEL-kodon, vi povas transsalti la kadrojn 6, 7 kaj 8 (adreso, urbo kaj lando.)

  1. (via nuna retadreso)
  2. (via dezirata retadreso ĉe esperanto.be, ekzemple mianomo@esperanto.be)
  3. Mi petas, ke esperanto.be askiigas ĉiujn miajn alvenantajn mesaĝojn
    Jes. Ne.
  4. Mi ŝatus ricevi ĉiujn mesaĝojn de la Uzret-grupo soc.culture.esperanto
    Jes. Ne.
  5. (via nomo)
  6. (via adreso)
  7. (via urbo)
  8. Belgio

Se vi konas vian FEL-kodon, bv. entajpi ĝin tie ĉi:

Alklaku nun „en ordo” por ekspedi vian peton aŭ „nuligo” por nuligi ĝin aŭ por komenci denove.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2006-03-06

Nova!