La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL

Bitlibroj haveblaj ĉe FEL

Bitlibro (antaŭe nomata ankaŭ elektronika libro, ekranlibro aŭ mallonge e-libro) estas libro, kiun eblas legi per elektronika aparato, principe per kiu ajn komputilo, sed ankaŭ per poŝtelefonoj kaj specialaj legiloj kreitaj por bitlibroj.

La plimulto de la bitlibroj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) estas liveritaj en kvar diversaj formoj: ePub, AZW3/Kindle, Mobipocket kaj PDF. Se vi ĝis nun neniam mendis bitlibron en Esperanto, bonvolu nepre unue elŝuti kelkajn testlibrojn. Vidu liston de senpagaj provlibroj iom poste en tiu ĉi artikolo.

En la plimulto de la legiloj libro en la formo ePub donas la plej bonan rezulton. Por librolegiloj de Kindle vi nepre uzu la formon AZW3 (Kindle Format 8). Se neniu el la tri formoj taŭgus por vi, vi povus krome elŝuti la senpagan programon Calibre, kiu kapablas transformi ePub-formajn librojn al la plimulto de la aliaj malpli uzataj libroformoj.

Haveblaj bitlibroj

Haveblaj kiel bitlibro estas la jenaj eldonaĵoj de FEL. Vi povas mendi ilin tie. La ekspedo okazos rete tuj post kiam via pago estas registrita.


Permesilo

Unu ekzemplero de bitlibro de FEL rajtas esti legata en maksimume 5 aparatoj. La libroj estas videble kaj nevideble protektitaj kontraŭ pirata kopiado. La PDF-versioj de la libroj povas esti printataj por propra uzo.

Kelkaj senpagaj provlibroj

FEL disponigas al vi plurajn provlibrojn, kiujn vi povas senpage ricevi, ĉu por testi, kiun libroformon vi preferas (ePub, Mobi aŭ PDF), ĉu por „iom trafoliumi” la librojn, kaj legi parton antaŭ ol mendi la plenan libron. Jen nekompleta listo de provlibroj:

Informoj pri diversaj poŝlegiloj

iPhone kaj iPad kun la programo iBooks

La ePub-libroj de FEL estas perfekte montrataj en iPhone kaj iPad per la programo iBooks.

Ectaco Jetbook

La ePub-libroj de FEL estas perfekte montrataj en la poŝlegilo Ectaco Jetbook.

Sony PRS-505

Prefere oni mendu la ePub-formojn. Tamen estas kelkaj problemetoj: en la enhavtabelo povas aperi strangaj literoj; espereble tio estos solvita en posta versio de la legilo.

Windows

Kelkaj versioj de Windows havas cimon, kiu renomas la finaĵon .epub al .zip. Se tio okazas, renomu la dosieron mane al .epub kaj tiam ĝi estos legebla.


Ni bonvenigas komentojn de uzantoj de aliaj sistemoj! Skribu al bitlibroj@fel.esperanto.be.

Presebla versio

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28