|
Rekomendoj al eldonejojKion eldonejoj faru, por ke iliaj libroj, diskoj kaj aliaj varoj estu disvendataj de la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo? Tuj post la eldono de la varo, la eldonejoj sendu minimume unu senpagan ekzempleron de la nova produkto al Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. La eldonejoj krome plenigu la informilon kun priskribo de la verko, prezo, mendomanieroj, ktp. Post ricevo Flandra Esperanto-Ligo
Se eldonejo deziras, ke Flandra Esperanto-Ligo (FEL) estu sola aŭ ĉefa distribuanto (tiel ke aliaj disvendantoj devu mendi ne ĉe la eldonejo, sed ĉe FEL), ĝi faru same, kiel priskribita ĉi-supre, sed ĝi menciu „FEL estu ĉefa distribuanto” en la notoj. En tiu okazo la eldonejo garantias al FEL minimuman rabaton de 50 % kompare al la senimposta vendoprezo, por ke FEL siavice povu doni rabaton de 33 % al la pluvendantoj. Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2008-10-17 |