MONATO

Novelaro duepoka

Herbert Mayer denove faris kulturan kontribuon reeldonante novelojn de la hungaro Sandor J. Bako kune kun noveloj de Claude Piron. La noveloj de Bako, verkitaj post lia fuĝo el Hungario en 1956, estas ĉarmaj rakontoj, laŭ stilo kaj temoj klare lokeblaj al sia epoko. Bako evidente estas talenta verkisto forgesita, kiu iomete pensigas pri sia samlandano pli frue elmigrinta, Ferenc Szilàgyi. La noveloj ofte temas pri simplaj malriĉuloj, kiuj aperas tre vivaj kaj individuecaj. La etoso estas humanisma, iom naiva; la medio estas realisma, preskaŭ ĉiam malriĉa.

Post la noveloj de Bako, tiuj de Piron tuj frapas per alia tono. Oni eniras ian Piron-mondon, kie tempa kaj loka konkreteco tute mankas. La lingva stilo estas jam bone konata, simpla, radikŝparema, kun prefero al vortoj kia „ĉelagularo” k.s. Piron ja estas konata kiel porparolanto de la vivanta, natura, „bona lingvo”. Tial estas iom surprize, ke liaj dialogoj impresas tiel nenature. Entute la roluloj de Piron ŝajnas pupoj sen propra vivo, kies ĉefa celo estas ekzempli ideojn kaj tendencojn de sia aŭtoro. Pleje tio frapas en la plej longa novelo de la libro, edifaĵo pri knabino, kiu regajnas sian volpovon, kaj viro, kiu fine retrovas la bonan vivovojon sen alkoholo. La plej bona el la Pironaĵoj estas la novelo pri infano perdita sur strando, kiu lasas ankaŭ al la leganto iomete mem pensi. Tio foje ne malutilas.

La tuta volumo estas facile legebla, kaj pro vario de temoj certe ĉiu leganto trovos kelkajn novelojn interesaj.

Laŭ la antaŭparolo oni planas ankoraŭ du volumojn kun noveloj de Bako kaj Piron, kio sendube redonos al la Esperanto-kulturo valoran verkaron el pli frua epoko.

Sten JOHANSSON

Sandor J. Bako, Claude Piron: La dorsosako de Panjo Rut'. Eld. Pro Esperanto, Vieno, 1995, 109 paĝoj kudre binditaj, ISBN 3-85182-028-2.

Indekso