MONATO

Rozo estas rozo 1
sed grapfrukto estas pampelmuso

„Kiuj uzas vortarojn de sinonimoj?” demandis mia edzino, vidante la duan korektitan eldonon de la vortareto de Jaan Ojalo. Mi respondis, ke mi supozas - lernantoj, poetoj, beletristoj, ĵurnalistoj, ktp. Tamen, la postuloj de lernantoj, unuflanke, kaj de verkistoj, aliflanke, estas malsamaj. Kredeble lernantoj, kiuj ne havas rimedojn por akiri multekostan PIVon, trovos ĉi tiun vortareton ne senutila, kvankam mi dubas, ĉu ili ofte bezonos sinonimojn de meleagreno, armoracio aŭ ciklostomoj. Se en tia verko oni volas inkludi sciencan nomenklaturon, la kompilanto devas decidi, ĉu li provu enmeti ĉiujn, aŭ nur kelkajn. Kiam li ne sekvas liston de la plej ofte uzata terminaro, la elekto iĝas hazarda.

Ojalo, en sia antaŭparolo, klarigas, ke ĉi tiu vortaro estas unua provo, „kiu ne strebadas esti matura kaj perfekta”. Li invitas „proponojn por korektado kaj pliperfektigo”. Mi havas kelkajn: Kial en tiel malgranda kolekto inkludi ekzotaĵojn kiel „flambergo”, „bakŝiso”, „babuŝo”, „ĉardo”, „pastlo” (?), sed preterlasi pli komunajn kapvortojn? — Kial ne indiki sinonimojn por variigi la monotonecon de konstante ripetataj vortetoj, kiel „kaj”, „sed”, „tamen”? — Ekonomiistoj rajtas demandi, ĉu sufiĉas la difino „monopolo - privilegio” (kial ne „akaparado”, „kartelo”, „trusto”, el kiuj la du lastaj ja aperas sub aliaj numeroj). - „Kanelo de ŝraŭbo” ne estas la sola, nek la plej kutima signifo de relo. Mi rimarkis malmulte da eraroj. Negrava estas „pej” anstataŭ „plej” (p. 18, n-ro 515). „Vertebro” ne estas „spinostaro”, sed „spinosto”, „spinero”.

Mi verŝajne ne aĉetus la libron, ĉar mi opinias ĝian amplekson kaj vortelekton tro limigitaj. Kiam mi ne volas perdi tempon serĉante sinonimojn en masiva PIV, mi kutimas konsulti la vortaron de M. C. Butler, kie, ignorante la anglajn analogojn, oni trovas sinonimojn, avertojn pri „falsaj amikoj”, kaj internacian nomenklaturon. Malgraŭ tio, la vortareto prezentas la avantaĝon, ke ĝi kostas multe malpli, kaj certe estos praktika ilo por ĝenerala uzado.

Garvan MAKAJ'

1. Laŭ usona poetino Gertrude Stein.
Jaan Ojalo: Esperantaj sinonimoj. Eld. UEA kaj Fundación Esperanto, 1999. Tria korektita eldono, 96 p. ISBN: 92-9017-047-6.

Indekso