MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de Monato
en la retpaĝoj de Monato

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Libroj

Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?

Ĉiu nova granda biografio de Zamenhof estas evento en la Esperanto-mondo. Tiom pli, se ĝi entenas rezultojn de novaj historiaj esploroj. Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof, verkita de Aleksander Korĵenkov, estas ĝuste tia verko kaj vere signifa kontribuo al la zamenhofologia literaturo. Antaŭ ol pli detale trarigardi ĝian enhavon, mencii ĝiajn avantaĝojn kaj mankojn, mi asertu, ke ĝi estas nepre serioze legenda kaj eĉ studenda fare de ĉiu klera esperantisto, sendepende de liaj specialaj interesoj kaj okupoj ene de nia popolo.

Reviziita eldono

La unua eldono aperis en 2009 kaj tre rapide elĉerpiĝis, kaj nur post du jaroj venis tempo por la dua, reviziita eldono. En la nova versio estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj kaj kelkaj faktaj eraroj, kaj ĝi entenas ankaŭ iom da nova materialo pri la patro de Ludoviko – M. F. Zamenhof. Krome, la aŭtoro utiligis la intertempe aperintajn aktojn de la esperantologia konferenco en Bjalistoko kaj de la homaranisma simpozio en La Chaux-de-Fonds, kaj la surdiskan kolekton de la kvar eroj de la Plena Verkaro de Zamenhof, kiujn Itô Kanzi (Ludovikito) kompilis, sed ne sukcesis eldoni. Ĉi tiu eldono enhavas ankaŭ nomindekson kaj du recenzojn.

Fundaj esploroj

La unua grava avantaĝo de la libro estas tio, ke la aŭtoro faris por ĝi seriozajn esplorojn en arkivoj de diversaj urboj kaj trastudis en bibliotekoj plurajn gazetojn el 1880aj jaroj, al kiuj kontribuis (aŭ oni supozis, ke kontribuis) la juna Zamenhof. Tiuj esploroj donis al ni multajn novajn, dokumente pruvitajn faktojn pri la biografio de la majstro kaj ebligis flankenmeti certajn antaŭajn supozojn kiel legendojn aŭ fantaziajn elpensaĵojn de biografiistoj. Ekzemple, la historion pri forbruligo fare de la patro de la plej unua varianto de zamenhofa lingvoprojekto ni sendube nun devas konsideri kiel belan legendon.

Novaj hipotezoj

Male, refutante certajn mitojn, la aŭtoro fojfoje devas enkonduki novajn hipotezojn, kiuj (dume?) ne estas pravigitaj kaj restas nur verŝajnaj ebloj. Temas, ekzemple, pri tio, ke en 1897 Zamenhof devis preskaŭ ĉesi okupiĝi pri Esperanto pro la premo de la bopatro S. Zilbernik.

Zamenhofa penso

La dua grava avantaĝo de la libro estas tio, ke la aŭtoro penis fari ĝin kiel prezenton de evoluo de la zamenhofa penso. Tiun temon desegnis Zamenhof mem en sia letero al Michaux (1905.02.21), kaj de la plena cito de la letero la aŭtoro komencas sian libron. Ĝuste zamenhofaj ideoj fariĝis la ĉefa fadeno por la prezentata biografio. La aŭtoro por tio esploris la fontojn de la zamenhofaj ideoj kaj por tio speciale atentis idean fonon, kiu ekzistis fine de la 19a jarcento en rondoj de la rusa judaro. Oni ne povas diri, ke la temo tute neniam estis tuŝita de antaŭaj esploristoj, sed tiom profundan analizon pri tio ĝis nun faris neniu. Al Korĵenkov, sendube, helpis fari tion la fakto, ke li mem ne estas judo kaj povis senpartiece, deflanke analizi la judajn diskutojn – juddevena persono tuj estus akuzita pri „netaŭgaj” simpatioj!

Interna lukto de Zamenhof inter strebo al unuiĝo de la homaro kaj emancipiĝo de lia gento kondukis lin finfine al kreo de la koncepto de hilelismo, kiu poste transformiĝis al homaranismo. Tiu idearo devis krei la bazon por ambaŭ streboj pere de kreo de neŭtrala komunhoma religio (kune kun plivastigo de uzado de la komunhoma lingvo, kompreneble). Kutime oni mencias nur la idearon kaj prezentas ĝian kernon, sed ne analizas la evoluon de ĝi mem. Tamen ĝi ne estis io tute finita, kaj la aŭtoro montras esencajn diferencojn inter ĝiaj diversaj variantoj inter 1901 kaj 1917. Konstanta perfektigado de la koncepto, cetere, estis stimulata de ĝia malakcepto: komence de judoj, poste de esperantistoj.

Al mi ŝajnas, ke, konsiderante fontojn de la zamenhofaj ideoj, la aŭtoro trotaksas la influon de nur judaj ideoj. Finfine, Zamenhof estis edukita en sino de la rusa kulturo, kiu ne povis ne influi liajn pensojn. Estonte necesas esplori influon de tiutempaj rusaj filozofoj (V. Solovjov, N. Fjodorov) al lia penso.

Tre interesa estas la sistemigo de ĉiuj donitaĵoj pri la rilato de Zamenhof al reformoj en lia (nia!) lingvo. Fakte, la leganto venas al la konkludo, ke Zamenhof mem ne nur ne kontraŭis reformojn, sed eĉ strebis al ili, kaj ke la Ido-krizo estis nelastavice provokita de li mem.

Kelkaj mankoj

Parolante pri sendubaj meritoj de la libro, necesas ankaŭ mencii ĝiajn certajn mankojn. Kelkaj komencitaj temoj ne estas finitaj. Ekzemple, ne estas finita la brile komencita temo pri la rilatoj inter la patro kaj filo Zamenhofoj, Marko kaj Lazaro; tute ne estas menciata la temo pri la rilato al Esperanto de aliaj familianoj de Zamenhof; sed tiuj mankoj estas neeviteblaj pro tio, ke neniu biografia verko povas esti perfekta kaj plene elĉerpi ĉiujn temojn.

Iom pli stranga estas jeno. Esplorante la zamenhofan biografion kaj senmaskigante helpe de novaj dokumentaj atestoj kelkajn legendojn pri lia vivo, ekzemple, Korĵenkov senkritike reproduktas kelkajn aliajn legendojn, kiuj jam delonge estis senmaskigitaj. Unue, li ripetas la miton pri tio, ke Trompeter ĉesis lin mone subteni pro tio, ke la reformoj de 1894 ne estis akceptitaj. Ludovikito delonge ĉion klarigis tiurilate ...

Arbitre

Kio nepre estas konsiderinda kiel manko por senpasia biografio, estas arbitraj prijuĝoj de la zamenhofaj ideoj, ilia kritiko. Estus pli bone, se la aŭtoro ĉie nur simple rakontus pri la ideoj de Zamenhof, kiel li modele faras en pluraj ĉapitroj; sed en la ĉapitro 7, dediĉita ĉefe al la centra teoria zamenhofa verko Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia, li ne simple rakontas pri ĝia enhavo, sed akre kritikas.

Korĵenkov asertas, ke la ĉefa strebo de Zamenhof al unulingveco de la homaro nun aspektas ŝoka kaj neakceptebla. Jes, ĝi estas direktita kontraŭ ĉiuj naciismoj kaj estas neakceptebla por ĉiaspecaj naciistoj, sed estas kaj restas kerno de ĉiu internacilingva movado (ne nur esperanta!). Ke tiu revo en la homaro ekzistas, atestas la utopia kaj scienc-fantazia literaturo (ni rememoru verkojn de Wells, Asimov, Jefremov, Harrison kaj de multaj aliaj). Primitiva prahomo, elpensinta la miton pri la dia puno pro la babeltura konstruado, komprenis la aferon same kiel Zamenhof – sed malsame al Korĵenkov. Nu, tio estas afero de persona gusto, sed biografio de la majstro ne estas loko, kie oni lian centran (kaj ĉefan!) ideon malakceptas!

Plue Korĵenkov asertas, ke nuntempe bezono pri neŭtrala internacia lingvo ne plu ekzistas, ĉar la usonangla jam ludas tiun rolon, kaj oni povas pri tio nenion fari. Nun ne estas problemo de la internacia lingvo, ĉar ĝi ekzistas. Li diras: „Gravas reformuli la esencon kaj estontecon de la problemo, ĉar Esperanto ne havas nun ŝancon por enkonduko kiel lingvo internacia. Sed Esperanto efektive funkcias, kaj ĝiaj uzantoj ĝuas ne tiom la lingvajn ecojn, kiom la ecojn de la komunumo de Esperanto-parolantoj.” Tiu starpunkto estas bone konata dum la lastaj 30 jaroj kiel „raŭmismo”, sed ja ĝiaj adeptoj ne konsistigas la plimulton inter la esperantistoj. Polemiki kun la majstro por propagandi tiujn pensojn en lia scienca biografio ne ŝajnas al mi tre bona ideo.

Konklude mi ripetas: malgraŭ ĉiuj mankoj, la esploro de Korĵenkov estas grava kontribuo al la Esperanto-historio, kiun nepre legu ĉiu.

Nikolao GUDSKOV
Aleksander Korĵenkov : Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. 2a eldono, korektita. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2011. 360 paĝoj (Serio Scio; Vol. 8). ISBN 978-609-95087-4-0.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-02-09
Creative Commons License