Jurgen estas la plej bone konata romano en la 18-voluma serio Biografio de la vivo de Manuel, verkita de James Branch Cabell. Cabell (1879-1958) estis tre filozofiema usona verkisto. La romanon majstre tradukis en Esperanton nia literaturisto William Auld. Pri la traduko mem, menciindas nur, ke mi ne trovas kritikindaĵojn en ĝi. Ĝi estas klara, belsona, kaj fidele redonas la guston de la originala stilo de la romano, aperinta en 1919.
Fantaziaĵo diferencas de sciencfikcio laŭ tio, ke ĝi ne pretendas esti versimila, ĝiaj eventoj kaj rolantoj estas neeblaj, pli ĝuste, ofte maleblaj, kion rimarkas pri si kaj siaj spertoj la rolantoj en ĉi tiu romano mem. En Jurgen troviĝas amaso da legenduloj, mitologiuloj, kaj uloj plene elpensitaj de la aŭtoro mem. Plejofte, kiam Cabell konigas tian ulon al ni, li ebligas, ke ni vidu ne nur ĝian publikan aspekton, sed ankaŭ ĝian privatan „realan” karakteron. Ĉu iam vi volis koni pli intime Helenan de Trojo, aŭ Koŝĉej la Senmorta-n? Nu, vi trovos multon, pri kiu klaĉi, dum via legado.
Jurgen estas lombardisto, edziĝinta al tre ordinara, nebela, kritikema, kaj amoplena virino. Kompreneble, li revas pri aliaj pli idealaj kunulinoj, ekzemple, lia unua amatino, kiun li multe amis, kiam ŝi estis 17-jara, sed kiu poste edziniĝis al riĉa malplaĉulo. Dum mistera ekskurso li vagas en kavernon, kaj tie renkontas Kentaŭron, kaj ekde tiu momento ĉio ŝanĝiĝas. Li eniras la universon de iluzioj, mondo kiu ekzistas, ĉar dum vivas iluzioj en la homaj mensoj, tiuj iluzioj ekzistas ankaŭ metafizike; kaj ili mortas, kiam ili forgesiĝas inter la homoj. Do la 17-jara knabino, kiun iam li amis, ankoraŭ vivas, sed ŝi ne rekonas lin, ĉar li aĝiĝis, dum liaj imagoj restis neŝanĝiĝintaj.
Li renkontas la mitologian estrinon de la tempo, kiu redonas (kontraŭ prezo) al li lian junecon, kaj li decidas ŝanĝi la historion. Li sukcesas pri tio, sed tre fuŝe. Seniluziiĝinte pri sia iama amatino, li komencas serĉi kaj sperti siajn aliajn amatin-figurojn, kaj tion farante, li ekkomprenas, kiel iluziaj estas oniaj iluzioj. Li trairas Inferon, poste Ĉielon, renkontas la konserv-kristanan Dion, eĉ la plej superan superdion Koŝĉej la Senmorta, kiu faris la aferojn tiaj, kiaj ili estas. Ĉie la realo montriĝas multe malpli alloga, ol oni supozus.
Demetinte la romanon, post la legado, oni havas multajn ideojn pripensindajn. Do sukcesa verko, kaj nova gemo por nia literaturo.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2001 |