FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni Kontakto
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Pri la oficejo de Flandra Esperanto-Ligo

Ekde 1981 (vidu la historion de FEL) la oficejo de Flandra Esperanto-Ligo troviĝas en domo de Institucio Hodler je Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. La oficejo enhavas presejon, grafikejon, ekspedejon, komputilejon kaj diversajn administrajn ĉambrojn.

La domo je Frankrijklei 140

La oficejo estas atingebla per multaj tramoj kaj aŭtobusoj (i.a. numeroj 1, 7, 8, 9, 12, 13, 23, 24, 290, 292, 294, 500) ĝis la haltejo Nationale Bank. Ekde la stacidomo Antwerpen-Centraal oni povas plej facile piediri laŭ de Keyserlei kaj Frankrijklei. Ekde la stacidomo Antwerpen-Berchem oni uzu tramon 8 ĝis la haltejo Nationale Bank. Ekde la flughaveno Antwerpen-Deurne oni uzu aŭtobuson 16 ĝis stacidomo Antwerpen-Centraal kaj de tie piede laŭ de Keyserlei kaj Frankrijklei.
Personoj, kiuj preferas veni aŭtomobile, sekvu la indikojn al regiono "T". Notindas tamen, ke oni devas pagi por parki en la ĉirkaŭaĵo kaj la parkprezoj estas altaj. Konsilinde estas parki ekster la urbo. La P+R-parkejoj troviĝas apud rapidaj tramlinioj al la centro.

Vizitantoj estas bonvenaj, sed nepre necesas anonciĝi kelkajn tagojn antaŭe, por ke oni povu antaŭvidi gvidanton.

En la sama domo hejmas ankaŭ la loka Esperanto-grupo, kiu kunvenas ĉiun vendredon vespere.

La oficejo estas malfermita principe en lundo ĝis vendredo inter la 8 h 30 kaj 17 h 00 (MET). Tamen pro manko de oficistoj ne ĉiam iu ĉeestas. Bv. pro tio nepre informiĝi unu tagon antaŭe.
La oficejo estas fermita krom en ĉiu sabato kaj dimanĉo ankaŭ en la jenaj tagoj: 1, 2 kaj 3 januaro, 11 julio, 21 julio, 15 aŭgusto, 11 novembro, 25 decembro, 27, 28, 29, 30 kaj 31 decembro.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2006-02-08

Nova!