El mia vidpunktoMia malgranda kontribuo kontraŭ terorismoUsono havas sian nine eleven, sian dek-unuan de septembro, Parizo sian dek-trian de novembro kaj nun Bruselo sian dudek-duan de marto, datojn en kiuj ĉio ŝanĝiĝis. En la tagoj antaŭ tiu fatala mateno ĉiuj pli-malpli havis la saman amaran ideon: La demando ne estas „ĉu teroratencoj iam okazos en Belgio?”, sed „kiam ili okazos?”. Ĉio ŝanĝiĝis, ne nur en la vivo de la viktimoj kaj de iliaj familio kaj amikaro, sed en la ĉiutaga vivo de la tuta loĝantaro. Jam monatojn antaŭe policanoj kaj militistoj patrolis en Antverpeno, en Bruselo, en Lieĝo kaj en ĉiuj iom grandaj urboj de Belgio kun la mitraloj pafpretaj. Ili ricevis ridetojn kaj manpremojn, eĉ florojn aŭ donacetojn fojfoje, de homoj, kiuj profunde interne pensis: „Vi ja protektos nin, ĉu ne?”. Nun la policistoj kaj militistoj daŭre patrolas, sed kun hontema vizaĝo rigardas la civitanojn: ne, karuloj, ni ne povis kaj sendube neniam povos tute protekti vin. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio
|