Informoj de www.retbutiko.be

Rekomendoj al eldonejoj

Kion eldonejoj faru, por ke iliaj libroj, diskoj kaj aliaj varoj estu disvendataj de la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo (www.retbutiko.be)?

Tuj post la eldono de la varo la eldonejoj informu la butikon de FEL pri la nova varo. Ili ne tuj sendu specimenajn ekzemplerojn. La oficisto de FEL sciigos, kiom da ekzempleroj FEL volas mendi.

La plej interesaj verkoj povas esti recenzitaj en MONATO. Tiucele kunlaboranto de MONATO kontaktos la eldonejon kaj petos sendi la recenzoekzempleron rekte al la recenzanto.

Se eldonejo deziras, ke Flandra Esperanto-Ligo (FEL) estu sola aŭ ĉefa distribuanto (tiel ke aliaj disvendantoj devu mendi ne ĉe la eldonejo, sed ĉe FEL), ĝi faru same, kiel priskribita ĉi-supre, sed ĝi menciu „FEL estu ĉefa distribuanto”. En tiu okazo la eldonejo garantias al FEL minimuman rabaton de 50 % kompare al la senimposta vendoprezo, por ke FEL siavice povu doni rabaton de 33 % al la pluvendantoj.

Ankaŭ por bitlibroj (ciferecaj libroj) FEL povas esti via distribuanto. Sed ciferecajn librojn FEL vendas nur rekte al la klientoj, ne tra pluvendantoj. Por tiaj libroj FEL prenas makleraĵon de 33 % de la neta vendosumo. Kontraŭ tiuj 33 % FEL mencias la verkojn en sia retbutiko, vendas ilin, protektas ilin kontraŭ pirata kopiado, fakturas ilin, enkasigas la monon kaj plupagas al la aŭtoro, respektive lia tradukinto aŭ eldonejo.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-11-05