La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL

Nova ĉe FEL

Ĉu vi deziras regule ricevi senpagajn informojn pri la agado de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj pri novaj eldonaĵoj en Esperanto?

FEL proponas al vi diversajn manierojn, el kiuj vi povas elekti laŭ via plaĉo.

  • La poŝtolisto "Nova!". Aliĝinta al tiu listo, vi ricevos regule informojn en via reta poŝtkesto. Por aliĝi (senpage!) skribu al listoj@fel.esperanto.be. Se iam vi volas malaliĝi aŭ se via retadreso ŝanĝiĝas, vi povas skribi al la sama oficisto ĉe FEL.
  • Informoj per la servo Twitter. Se vi havas Twitter-konton, simple aldonu @FEL_Antverpeno al via sekvantaro por ricevi niajn komunikojn en Esperanto. Por ricevi niajn nederlandlingvajn sciigojn, aldonu @VEB_Antwerpen. Vi povas senprobleme aldoni ambaŭ, ĉar niaj nederlandlingvaj komunikoj diferencas de la esperantlingvaj.
  • Informoj per la servo Facebook. Se vi anas en Facebook, tiam sufiĉas "ŝati" nin, kaj la gravaj novaĵoj aperos en via superrigardo. FEL havas du Facebook-kontojn: la ĝeneralan konton pri la agado de Flandra Esperanto-Ligo kaj apartan por tiuj kiuj interesiĝas pri nia fama revuo MONATO. Ni kompreneble rekomendas, ke vi ŝatu ambaŭ niajn paĝojn!
  • La Esperanto-forumo. Laste, sed ne balaste, ni rekomendas al vi regule viziti la Esperanto-forumon, al kiu vi mem povas partopreni per viaj kontribuoj.

Ni deziras al vi multe da legoplezuro!


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17