FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

El kiuj diversaj ekspedmanieroj mi povas elekti?

Al la prezo menciita en niaj tabeloj aldoniĝos nur la vera afranko. La kliento povas elekti inter unuaklasa, duaklasa, registrita alsendo aŭ por livero al apuda butiko aŭ deponejo.

  • Livero al apuda butiko aŭ deponejo Por multaj lokoj nun validas la regulo, ke la plej malmultekosta vojo estas livero al deponejo de la poŝto aŭ al butiko en via ĉirkaŭaĵo. Se tion vi deziras, bv. elekti la opcion „tra deponejo permesita”. Se tiu eblo ne ekzistas por via regiono, ni sendos la varojn al vi per la plej malmultekosta alternativo.
  • Mendoj unuaklasaj estas ekspeditaj tuj per la plej rapida vojo (se la varoj estas en stoko). Depende de la distanco tiaj liveroj povas daŭri kelkajn tagojn.
  • La livero de mendoj duaklasaj mezume estas inter du kaj kvar semajnoj, sed estas kazoj konataj, en kiuj la varoj estis survoje dum kvar monatoj.
  • Mendoj registritaj estas ekspeditaj tuj per la plej rapida vojo kaj krome estas registritaj ĉe la poŝtoficejo. Depende de la cellando la kliento povas informiĝi ĉe la poŝtoficejo aŭ per Interreto pri la loko, kie la pakaĵo troviĝas en tiu momento. Vi povas demandi vian registradokodon de

Ekspedo: La varoj estas ekspeditaj je la risko de la kliento. Por valoraj sendaĵoj (multaj kaj/aŭ multekostaj varoj) kaj por tiuj landoj, kie pakaĵoj regule perdiĝas, ni rekomendas mendi registritan alsendon (vidu supre).


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-26