FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Kiel pagi al Flandra Esperanto-Ligo per la IBAN-sistemo?

Pagoj en eŭroj interne de SEPA (Single Euro Payments Area, Unuigita Eŭro-Pagzono, do la 27 ŝtatoj de Eŭropa Unio, Islando, Liĥtenstejno, Norvegio kaj Svisio) estas same kostaj kiel pagoj interne de ĉiu unuopa ŝtato (EU-dekreto 2560/2001 de la 19a de decembro 2001). Plej ofte ili do estas senpagaj, ekzemple en Belgio kaj Germanio. Kiel fari?

  • Vi petu de via banko aŭ poŝtĉeka instanco ĝirilojn por pagoj ene de Eŭropa Unio. Populare ili estas nomataj IBAN-ĝiriloj. Se vi kutimas pagi per Interreto aŭ komputila programo, serĉu la formularon por EU-pagoj.
  • En la formularo vi ĝenerale unue devas plenigi la nomon de la kontoposedanto al kiu vi pagas. Tio estas Flandra Esperanto-Ligo.
  • Sekvas la internacia IBAN-kodo, kiu por Flandra Esperanto-Ligo estas IBAN BE66 0000 2653 3843.
  • La tria indiko estas la BIC- aŭ SWIFT-kodo, la identigilo de la banko. Tiu estas BPOTBEB1 (la lasta signo estas cifero 1, ne litero I).
  • Ofte oni demandas ankoraŭ pri la reala nomo kaj adreso de la cel-banko. Tiu estas bpostbank, Koloniënstraat 56, B-1000 Brussel.
  • Povas esti, ke estas kesteto, kie vi povas indiki la sendomanieron. Se tiu ekzistas, elektu la normalan sendmanieron, ne la rapidan aŭ ekspresan.
  • En kelkaj landoj necesas indiki, kiun pagon vi preferas. Tiam vi indiku SHAShared. Se vi elektas ion alian, oni povas fakturi kostojn al vi.
  • Fojfoje oni petas la kodon de la cellando. La kodo de Belgio estas BE.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17