FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

La kontoj de Flandra Esperanto-Ligo

Ĉiu persono, kiu iam mendis ion ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL), aŭ kiu perlaboris honorarion, ekzemple verkante por Monato, havas FEL-konton. La saldon de via konto vi povas kiam ajn mem konsulti ĉi-paĝe. Por povi konsulti ĝin, vi devas koni vian FEL-kodon kaj vian pasvorton.

La FEL-kodo konsistas el 4 literoj, streketo kaj 1 kontrollitero (ekzemple aaaa-l, pape-f). Vi trovos vian FEL-kodon en la jenaj lokoj:

  1. - sur ĉiuj fakturoj, kiujn vi ricevis de FEL
  2. - sur la adresetikedo de la revuoj, kiujn FEL sendis al vi
  3. - sur la leteroj, kiujn vi ricevis de FEL

Vian pasvorton vi ricevis, kiam vi la unuan fojon konsultis viajn donitaĵojn aŭ uzis la Retbutikon. Se vi ne plu scias vian pasvorton, aŭ ankoraŭ ne ricevis unu, vi povas peti novan, en la momento kiam vi konsultas viajn donitaĵojn.
Noto: Se vi havas ankaŭ pasvorton ĉe www.monato.be, ĝi verŝajne estas alia. Tamen via FEL-kodo estos la sama.

Alklaku tie ĉi: Konsultado de viaj donitaĵoj (inkluzive staton de via FEL-konto) en la FEL-komputilo

Per la supra rimedo vi povas konsulti nur la saldon de via FEL-konto. Por ricevi plenan konteltiron, bv. plenigi la jenan formularon:

Mi petas aktualan konteltiron.

  1. (via retadreso)
  2. (nomo)
  3. (via FEL-kodo)

Mi legis, komprenas kaj akceptas la deklaron pri privateco de Flandra Esperanto-Ligo.


Alklaku nun „en ordo” por ekspedi vian peton aŭ „nuligo” por nuligi ĝin aŭ por komenci denove.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17