FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Kiel pagi al Flandra Esperanto-Ligo?

  1. Rimedoj tute senkostaj
    • Se vi havas kurantan konton ĉe FEL, kiu estas kredita, simple petu, ke ĝi estu debetita.
    • Se vi havas konton ĉe UEA, sendu ĝirilon. La kontokodo de Flandra Esperanto-Ligo ĉe UEA estas fela-x.
    • Se vi havas konton en Belga banko, pagu al konto BE66 0000 2653 3843 (BIC-kodo BPOTBEB1) de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno (Por malnovaj ĝiriloj eblas ankoraŭ uzi la numeron 000-0265338-43). Se vi regule pagas al FEL, prefere vi plenigu la jenan formularon kaj havigu ĝin al FEL. Tiam via konto povas esti aŭtomate debetita. Se vi posedas programon por interreta bankuzado, vi povas ankaŭ tiel, sen papera formularo, aranĝi la aŭtomatan debetadon. La identecnumero de Flandra Esperanto-Ligo estas 00419028122.
    • Se vi havas konton en Pola banko, pagu al Danuta Leyk, konto 06-1020-1156-0000-7102-0036-6328 ĉe PKO BP XIV O/Wwa. Nepre menciu "Por FEL" kaj samtempe avertu FEL pri via pago.
  2. Rimedoj kiuj estas senkostaj en la alvenlando (Belgio) sed eble kostas en la forirlando (via lando)
    • Se vi havas bank- aŭ poŝtĉek-konton en iu ajn ŝtato de Eŭropo (escepte de Rusio kaj Ukrainio), vi pagu prefere per la IBAN-sistemo al la bankkonto de Flandra Esperanto-Ligo, IBAN BE66 0000 2653 3843 (BIC-kodo BPOTBEB1), ĉe Postbank, B-1100 Brussel. Pagoj al IBAN-konto el ŝtato de Eŭropo kostas same multe, kiel enlanda pago, plej ofte do neniom.
    • Petu vian poŝtoficejon pri internacia poŝtmandato je nomo de Flandra Esperanto-Ligo, Lange Beeldekensstraat 169, B-2060 Antwerpen, Belgio.
    • Sendu internaciajn respondkuponojn. Ili estas akireblaj en la plimulto de la poŝtoficejoj de la mondo. Unu kupono nur maldekstre stampita de la poŝtoficejo valoras 0,75 EUR.
  3. Rimedoj kiuj kostas en la alvenlando (Belgio)
    • Se vi posedas kreditkarton Eurocard, Access, VisaMastercard, eblas pagi citante ĝian numeron, validodaton kaj kreditkartan kromnumeron. De pagoj per kreditkarto subtrahiĝos 0,62 EUR plus 2,25 % pro administraj kostoj.
    • Se vi posedas konton ĉe PayPal, eblas pagi al financo@fel.esperanto.be. De ĉiuj pagoj PayPal subtrahos 0,35 EUR plus 3,40 % pro administraj kostoj.

Por limigi la kostojn, vi povas pagi pli altan sumon. La tro pagita mono eniros konton vian, pri kiu vi povas disponi por estontaj mendoj.


Bv. noti, ke la belgaj bankoj ne plu akceptas ĉekojn.


Pagante fakturon, bv. nur mencii vian FEL-kodon kaj la fakturnumeron (troveblan sur la fakturoj). Bv. ne ripeti la mendon.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17