MONATO

Diverskvalita erotiko

Antologio de amoro estas miksaĵo de iom da poezio, kelkaj eseetoj, unu teatraĵo (dialogo) kaj kelkaj mucidaj ŝercoj verkitaj aŭ tradukitaj de tri „renomaj” aŭtoroj: Karma Sutro, Karna Voro kaj Tange Koiti.

Kiel la titolo suspektigas, ĉio temas pri amorado iom bizara. En „Stireja regalo” pimpa kaj flulinia blondulino devigas la piloton de fluganta aviadilo iom „okupiĝi pri ŝi”. Li ŝaltas la aŭtomatan piloton kaj hup hup, ĝis kvin minutojn antaŭ la surteriĝo, ili, nu, vi scias ja.

La teatraĵo temas pri simila travivaĵo inter viro kaj virino. Bedaŭrinde, mi estas unu el tiuj, kiuj ne ŝatas legi teatraĵojn. Mi preferas vidi ilin surscenigitaj. Mi do avide atendas Esperanto-kongreson, en kiu mi povos ĝui ĝin.

„Sekso en Tahitio” estas scienca verketo pri la erotika vivo de la „vahinoj”, la virinoj en Tahitio. Se ĉio, kio troviĝas en la eseo, estas vera, estas tute kompreneble, ke Paul Gauguin ĝuste tie kreis siajn plej fascinajn pentraĵojn.

Se pri la prozaĵoj mi estas duone favora, pri la poeziaĵetoj mi ne deziras multe komenti. Jen tipa strofo:

Ve, tro malakris mia glavo
por tuj atingi al la kavo.
Kun kisoj ardantaj al buŝo
do ŝi sin relokis sen fuŝo
elpalpis mane mian klingon,
la pinton metis en la ingon.
Kaj kun malfermitaj l' okuloj
kaj kun malfermitaj la kruroj.
(el La Bapto de Karna Voro)

Kaj la nepraĵo por ĉiu vera antologio:

En la liton venis nova sento
tra la lito iras sorĉa tremo ...

Paul VEENMAN

Antologio de amoro. Eld.: Eroto, Roterdamo, 1995. 96 p.

Indekso