MONATO

Du rusoj sur Marso

La verkinton de Aelita, Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj (1882-1945), oni ne konfuzu i.a. kun Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (1828-1910), aŭtoro de monde konataj romanoj.

Aelita, verkita en 1922, rakontas pri vojaĝo al Marso (aŭ, kiel diras la subtitolo, al "la Marso formortanta") fare de du rusoj, Losj kaj Gusev, respektive kliŝa sciencisto kaj des pli kliŝa armeulo. "Aelita" mem estas la nomo de marsanino, kiu tamen ludas nur akcesoran rolon en la romaneto, por ke la aŭtoro enŝovu jen kaj jen predikojn pri Amo eterna kaj kosma.

Literaturan valoron la verko ne havas. Kiel aventura aŭ kiel fantasta romano, apenaŭ. A. N. Tolstoj simple refritis amason da ŝablonoj jam gurditaj tiutempe: agonianta Marso, idoj de Atlantido, ktp. Sed la Marso de Aelita marsas nur laŭnome, same kiel ĝiaj marsanoj: nur blueta haŭto kaj malalteco distingas ilin de ni, teranoj. Amantoj de sciencfikcio ne trovos ĉi tie la kalejdoskopan batalmondon de Princino de Marso de Burroughs, nek la silentan minacon de Milito de l' mondoj de Wells, nek la surprizajn kaj vivajn Marsojn de Stapledon aŭ de Bradbury.

La eldonistoj decidis represi (kaj rekomposti) la esperantigon publikigitan en Kolonjo en 1928. Sed la plumpa Esperanto de Pill ne meritas tian respekton, ke oni lasu ĝin senŝanĝa. Ekzemple, lian artikoladon de la nomo "Marso" tra la tuta traduko, iritan kaj agacan, oni devintus elimini. Kaj, cetere, oni povintus forigi grandan parton ne nur de liaj klarigaj notoj, sed ankaŭ de la tro abundaj pres-eraroj en ĉi modesta libreto.

Jorge CAMACHO

A. N. Tolstoj: Aelita. El la rusa tradukis E. Pill. Eld. Akileo, Niĵnij Novgorod, 2000. 144 paĝoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!