MONATO

Teatra antologio

Ne estas simple kompili antologiojn, kiuj estas vere reprezentaj. Imagi antologion de dramoj estas entute malfacile. Tamen jen Branko Heĉimoviĉ sukcesis tion, trovinte originalan solvon: li elektis dramojn nur unuaktajn. Tio prenas nemultan spacon kaj estas pli-malpli reprezenta por diversaj aŭtoroj.

Temas pri dek verkoj de dek kroataj aŭtoroj el diversaj epokoj. Ĉiuj aŭtoroj estas eminentaj en la nacia teatro. La temoj tiel diversas, kiel tio imageblas por diversaj aŭtoroj kaj epokoj. Kelkaj el la aŭtoroj jam estis prezentitaj sur internaciaj esperantaj scenejoj. Post la apero de tiu ĉi libro, kredeble, pluraj ĝiaj dramaj verketoj ekvivos sur lokaj kaj internaciaj esperantaj scenejoj, ĉar la verkoj estas altnivelaj, same kiel la tradukoj, kiuj tute taŭgas ne nur por esti legataj sed ankaŭ por soni kaj esti klare aŭdataj eĉ en grandaj salonoj. Ni ne forgesu, ke kroataj teatraĵoj kaj aktoroj multe kontribuis al la esperanta teatro. Por la esperantistoj estos aparte interese legi la dramon de Ulderiko Donadini La morto de Gogol, en kiu rolas, i.a. Nikolaj Gogol, aŭtoro de la komedio Revizoro (konata al ni per la traduko de Ludoviko Zamenhof), kaj Ĥlestakov, la protagonisto de tiu komedio.

Se aldoni, ke la libron zorge redaktis Spomenka Štimec, kaj ke la libro entenas detalan eseon pri la kroataj drama literaturo kaj teatro (kiun verkis la kompilinto de la antologio), oni vidas, ke temas pri valora verko por nia literaturo.

Boris KOLKER

Branko Hečimovič (kompilinto): Antologio de kroataj unuaktaj dramoj. Redaktis Spomenka Štimec. Eld. Kroatia Esperanto-Ligo. Zagreb, 1997, 211 paĝoj glue binditaj. ISBN 953-96918-0-X.

Indekso