MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Por ofta trafoliumado

La Gramatika ABC-mempraktikilo estas alloge moderna lernilo kaj instruilo, la unua ero de plurpeca serio. Krom la nun aperinta ekzercaro la kompleto konsistos ankoraŭ el ABC-Gramatiko, tri apartaj kajeroj kun vortolistoj (esperanto-franca-angla; esperanto-nederlanda-germana kaj esperanto-itala-hispana), kaj la verkintoj antaŭvidas aperigi kasedon kun la ekzercoj, prilaboritaj por lingvolaboratoria uzo. Espereble la gramatika libro baldaŭ aperos, ja ĝi enhavos la teorian parton al kies klarigoj ĉiam aludas la referencoj de la mempraktikilo.

La ekzercaro estas uzebla ankaŭ en si mem, kvankam por orientiĝi en ĝi oni devas bone koni la gramatikajn terminojn. Eble ne ĉiu konscias pri tio, sed eĉ bonaj esperantistoj povas havi problemojn ĉi-kampe. Por klarigi la signifon de la fakvortoj kaj samtempe faciligi la uzon de la materialo la kompilintoj komence de la libro donas orientigan kaj strukturan indekson, kies tabelformo estas interesa resumo pri la labirinto de gramatiko. La strukturigo de la enhavo estas laŭalfabeta, do ĉiu elektu temojn laŭ siaj bezonoj kaj plaĉo.

La unuopaj gramatikaj problemoj praktikeblas plurnivele per travideblaj, bone aranĝitaj ekzercoj. Modeloj enkondukas la laboron, plurloke desegnaĵoj ilustras kaj vigligas la paĝojn. La plej oftaj ekzercotipoj estas dialogoj kaj kompletigendaj frazoj. Vidante om-vorteton, oni devas elekti el inter la donitaj prepozicioj. Bona ideo estis doni la tujajn solvojn paralele kun la ekzercoj, tiel la praktikilo estas uzebla ankaŭ por memlernantoj. Por variigi la praktikadon la ekzercado ofte povas ripetiĝi ekirante ankaŭ de la solvokolumnoj.

La temoj de la taskoj estas multkoloraj, interesaj kaj vere internaciaj. Proverboj, ĵurnalaj artikolfragmentoj, literaturaĵeroj, iom da movadhistorio, moderna arto, religio, kulturhistorio, fabeloj, enigmoj kaŝas en si la digestendajn konojn.

La praktikilon mi opinias bone uzebla je mezgrada lingvonivelo ne nur por memlernantoj, sed ankaŭ dum la kursa instruado. La riĉa kolekto de ekzemploj ebligas amuzan kaj interesan trejnado sur la kampo de la seka kaj ofte neŝatata gramatiko. Kelkaj partoj estas precipe pensigaj kaj studindaj ankaŭ por spertaj samideanoj. Jen bona okazo por kontroli niajn konojn pri la lingvo (uzo de akuzativo, da-de problemo, transitiveco de verboj, vortfarado); utilas ekkoni novan lingvouzon, freŝan esperanton kaj cerbumi pri nekutimaj strukturoj kaj frazoj (kun la celo kompreni kaj ne nepre imiti ilin!). Sekvante la ekzercoseriojn la leganto certe perceptos la diferencon inter la frazoj „Li alportis siajn kelkajn librojn” kaj „Li alportis kelkajn siajn librojn”. Ni ekscias, ke rozoj ne rajtas bonodori, ja bonodoro ne ekzistas; kaj se vi ŝatas fiŝkapti signifas ne hobion sed manieron kapti (ion) per fiŝoj.

Studante frazotipojn kiel „Oni vidas Markon helpi” kaj „Oni vidas helpi Markon” vi malkovras kiom gravas la vortordo en nia lingvo, sed espereble vi decidos neniam mallongigi tiomgrade vian direndaĵon se vi deziras esti ne miskomprenita.

La Gramatika ABC-mempraktikilo certe havos sukceson inter la studemaj esperantistoj, ĝi fariĝos materialo, kiun valoras havi kaj ofte trafoliumi. Ĉu necesas pli da propagando rilate la enhavon?

Katalin SMIDÉLIUSZ

Mendilo


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Katalin Smideliusz el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-06-19