MONATO

Afrikaj pulsoj

Jen laŭraporte la unua Esperantlingva kompakta disko de afrika kantisto. Dennis Rocktamba estas junulo el Kongo (siatempa Zairio), kiu de kelkaj jaroj loĝas en Germanio. Tie li registris la diskon, mem ludante sintezilon kaj kantante siajn memverkitajn tekstojn.

Post vigla tambur-ulula enkonduko, la titolkomponaĵo Afrika nokto alprenas pli malrapidan ritmon. La dua kanto Amo sen fino estas pli rapida, iom rep-stila. Regeo-Virino havas mezan rapidecon, kaj stilon de regeo. Germanaj deklam-kantaj versoj, enkondukas kaj suplementas la kvaran kanton Kongo, kiu traktas politikajn kaj sociajn temojn, pri malpaco, manko de sekureco kaj ekzilo. La sekvaj kantoj elradias plian memfidon, ol la unua. La lasta, Vivu la paco fermas la diskon per konvena optimismo kaj viglo. Francaj kaj nederlandaj fragmentoj spicas ĝin kaj plurfoja registrado kun miksado donas instrumentan profundon kaj plurvoĉecon.

La kantoj uzas nemultajn versojn, ripetas kaj reordigas ilin en ritma pulsado. La akcentado ne ĉiam respektas la regulojn de Esperanto – riproĉo liverebla ne nur al ĉi tiu disko. Oni povas tamen neglekti ĉiujn mankojn, ĝojante aŭdi afrikan kanto-voĉon en nia lingvo. Eblas konsenti kun 10-jara Hajnal: „Mi ŝatis la kantojn: mi povas bone danci ĉe tiu muziko, ĝi estas ankaŭ bona por aŭskulti dum festo”.

Stefan kaj Hajnal MACGILL

Dennis Rocktamba: Afrika nokto. Eld. la aŭtoro, Germanio, 2001. Muzika kompakta disko, 24 min. 30 sek.

Indekso