MONATO

Engluti dum unu vespero,
digesti dum dek du semajnoj

Tiu ĉi dua konsilaro por aktivuloj estas laborlibro. Ni komencu per ĝia malavantaĝo: ne eblas post tralego transdoni ĝin al iu alia, ĉar ĝi estos jam plenskribita de vi. Ja ne sufiĉas lerni principojn. Plani sian tempon estas lerteco kaj sinteno, kiun oni alproprigu al si. Tio ne eblas en unu vespero, kiel la enkonduko asertas. Jes, eblas tralegi la tuton en unu vespero. Poste, tamen, oni bezonos dek du semajnojn por proprigi al si ĉiun el la ĉapitroj, kies numeroj estas signitaj per la horoj sur ciferplato. Jen nur unu detalo de la optimuma uzado de enpaĝigo, desegnetoj kaj litertipoj.

La plej utila estas uzado de kernvortoj sur marĝeno apud la teksto. Ili permesas poste per rapida rigardo rememori la enhavon de la paĝo: tio ŝparigos al vi tempon. La enhavo estas klara, facile komprenebla kaj kun multaj ekzemploj kaj sloganoj. Tamen, pro la sprita stilo, la teksto neniam iĝas instrueca aŭ teda. Cetere, mi ne trovis preserarojn, kvankam mi devas konfesi, ke mi ne perdis tempon por aktive serĉi ilin.

Antaŭ pluraj jaroj mi sekvis dutagan kurson pri tempoplanado. Same kiel tiam, ankaŭ en ĉi tiu libreto oni reklamas pri la Time/system (multekosta) notlibro, ofte uzata de profesiaj vendistoj kaj simile okupitaj homoj. Laŭ mia sperto, samgrade utilas normala notlibro, se oni nur diligente kaj konsekvence (= temo de la ĉapitro 12) uzas ĝin. Unu averto: la libro ne instruas kiel fari pli multe en la sama tempospaco (por tio legu, ekzemple, libron pri rapida legado), sed vi, jes, lernos, kiel fari la plej gravajn taskojn.

La enhavo de tiu ĉi modesta aboco sufiĉas por ĉiu Esperanto-parolanto, kiu „ne havas sufiĉe da tempo, kvankam ĉiu havas ĉiom da tempo, kiom ekzistas”.

Marc VANDEN BEMPT

Lothar J. Seiwert: La aboco de tempoplanado. Tradukis el la germana Esperanto-Grupo Stuttgart. Eld.: UEA, Roterdamo, 1995. Ilustrita. Serio „Konsilaro por Aktivuloj” n-ro 2. 55 p.

Indekso