Tre bone verkita kaj interesa kolekto de 15 novel(et)oj, origine verkitaj en Esperanto. Kelkajn el ili mi jam antaŭe legis, kiel juĝisto en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj aljuĝis al ili la unuan premion. Min plezurigas, ke FEL samopinias kun mi pri la literatura valoro de la verkoj de ĉi tiu aŭtoro.
Lena Karpunina dum la plejparto de sia vivo loĝis en Taĝikio, iama parto de Sovetunio sed nun sendependa lando. Pluraj el la noveloj priskribas eventojn el ŝia infanaĝo, ĉu aŭtobiografiajn, ĉu tipajn por tiu periodo. Ĉiam sen kondamno kaj sen apologio, simple kiel "tiel okazis, tiel mi spertis, tiel oni vivis, tiel estis nature". Tial la noveloj havas freŝan karakteron kaj nutras la spiriton de la leganto, sen la politikemo, kiu ofte karakterizas tiatemajn kaj tialokajn verkojn.
La komprenemo kaj la honesteco de la verkinto brilas en ĉi tiuj noveloj.
La stilo de Lena Karpunina estas klara kaj plaĉa, nek tre komplikohava nek simpligita, sed klasikesperanta. Ankaŭ la vortoprovizo estas tiu de bona verkisto, nek tro simpla nek tro neologismoplena. Gramatike la verko estas senriproĉa.
Tre rekomendata legaĵo, bona kontribuo al la Esperanta literaturo.
Indekso |