MONATO

Balado por nia epoko

Idilio inversigita: jen temo triste tenera de Balado pri la luno kaj la cervo. La intrigo de tiu ĉi naŭpaĝa drameto ege simplas: cervo ĉasata priskribas al la luno la buĉadon de sia amatino: „Okuloj ŝiaj / larmis, / la ĉielajn nubojn / celis ... / Vundita ĉe la koro estis ŝi” (p. 10).

Pura priskribo malofte sursceneje sukcesas: tiel la dramo, la konflikto, estas preterpasata, ne vidata sed vidita, ne spertata sed spertita. Mankas tujeco, apudeco; substrekatas la hIStorio, ne la hAStorio. Tamen tensio en Balado pri la luno kaj la cervo devenas de la koruso, kiu memorigadas la elĉerpitan cervon pri la proksimiĝantaj ĉasistoj. Tiel Ljubomir Trifonĉovski lerte as-igas la priskribon kaj pelas la intrigon ĝis fatala fino: „La ĉasistoj iras. / Hundoj bojas. / Kornoj vokas. / Mateno estas” (p. 13).

Kvankam la balado unue aperis en 1992, la nuna versio eldoniĝis en 1998 okaze de PEN-kongreso en Helsinki. Kaj, legante ĝin en majo, 1999, oni ne povas ne plore pensi pri eventoj en Kosovo, kie homaj cervoj same suferas: „Oni volis ankaŭ min mortigi! / Ĉu necesis? Ĉu necesas?” (p. 12).

Samvolumete aperas kun la Esperanta originalo tradukoj en la finna, la sveda, la angla kaj la itala. Se ĉiuj tradukoj same elegantas, same fluas kiel la angla versio de Krys Bottrill, tiel estos kaptitaj la poezio, la ĉarmo kaj samtempe la fatalismo de tiu ĉi balado por nia epoko.

Paul GUBBINS

Ljubomir Trifonĉovski: Balado pri la luno kaj la cervo. En kvin lingvoj. Eld. Bambu, Varna, 1998. 52 paĝoj.

Indekso