Antaŭ kelkaj jaroj aperis raportoj, laŭ kiuj papo Johano Paŭlo 2a anoncis je la komenco de kunveno de ekleziaj eminentuloj en Vatikano, ke dum la evento li intencas uzi la anglan kiel laborlingvon, ĉar „la angla estas la nova latino de nia epoko”. Tamen, malgraŭ la aserto de Ulrich Matthias en Esperanto: la nova latino de la eklezio, ke „oni ĉie parolas la italan”, latino estas ankoraŭ la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo. Do oni povus rigardi tiun decidon de la papo kiel simbolan mortofrapon kontraŭ la longa regado de la lingvo, kiu iam estis la kultura komunikilo de la tuta okcidenta mondo. Oni timas, ke la heroecaj klopodoj de humanistoj kiel Vera Barandovská-Frank por instigi konservadon de la statuso de latino kiel internacia lingvo, estas senesperaj se ne tute vanaj. Simile multiĝas la voĉoj, kiuj rigardas Esperanton kiel senesperan utopiaĵon. Laŭ ili la angla jam gajnis la lingvan batalon, kaj ne plu povos esti detronigita.
Ni ĉiuj scias, ke tra la historio de la okcidenta civilizacio diversaj lingvoj agis kiel internacia komunikilo, almenaŭ inter la edukita minoritato. Tiel, en siaj respektivaj tempoj, funkciis la greka koine, la mezepoka latino kaj la franca. Ĝis la unua duono de la 20a jarcento, la lasta estis la lingvo de diplomatio kaj de Universala Poŝta Unio. Plej longe daŭris la regado de latino, kiel lingvo de la eklezio, scienco, edukado kaj literaturo. Hodiaŭ superregas la angla, aŭ pli ĝuste, la usonangla. Sed oni ne povas kompari la aktualan hegemonion de la angla kiel mondolingvo kun tiu de latino. Skribas Phillipson [fílipson]:
Dum la mezepoko kaj poste la latina ne ligiĝis al iu aparta politika aŭ ekonomia sistemo, krom al feŭdismo kaj institucia religio. Male, la angla lingvo kerne rolis en la industria kapitalismo, kaj tiel rolas en la ekonomia mondordo novliberalisma, kies ĉefa probatalanto estas, ekde tiam, Usono. La latina estis nenies denaska lingvo post la disfalo de la romia imperio, malsame al la angla nun. Ekzistas komunikada malsimetrio inter homoj por kiuj la angla estas lingvo denaska kaj tiuj, por kiuj ĝi estas fremda aŭ dua lingvo. Ĉi tiu komunika malegaleco nevidebliĝas, kiam oni diras, ke la angla estas pontlingvo, ĉar tiu koncepto ŝajnas antaŭsupozi komunikan egalecon por ĉiuj.
Kiam estis fondita Eŭropa Komunumo (nuna Eŭropa Unio, EU), la franca estis la plej uzata laborlingvo ene de la diversaj instancoj de tiu organizaĵo. Post la eniro de Britio kaj Irlando, pli kaj pli fortiĝis la rolo de la angla, precipe pro la aneco de aliaj nord-eŭropaj membroŝtatoj (Danio, Svedio), en kies landoj la angla estas instruata kiel la unua fremda lingvo. Plia faktoro rilate al tiu fenomeno estas la potencega ekonomia, politika, socia kaj kultura influo de Usono.
Ĝis la aliĝo en 2004 de dek novaj membroŝtatoj, EU rekonis 11 oficialajn lingvojn. La aliĝo de la dek aldonis naŭ pliajn. En julio 2004 la irlanda registaro decidis postuli, ke la irlandgaela estu agnoskita kiel laborlingvo. Laŭ la statusoj de la Unio, ĉiuj el la jam ekzistantaj oficialaj lingvoj estas egalaj. EU devontigas sin respekti, protekti kaj nutri la lingvan kaj kulturan diversecojn de Eŭropo. Teorie, tio rilatas ne nur al la popoloj parolantaj la menciitajn oficialajn lingvojn, sed ankaŭ al etnaj minoritatoj kaj ties lingvoj, dialektoj kaj tradiciaj kulturoj, kvankam iliaj lingvoj ne estas rigardataj kiel oficialaj aŭ kiel laborlingvoj de EU.
Tamen, en la praktiko, aliaj fortoj agas kontraŭ tiu deklarita celo, kaj pli kaj pli kontribuas al la superrego de unu, nome la angla. Eĉ Francio, kiu obstine provas reteni la historian statuson kaj disvastigi la hegemonion de sia lingvo kiel precipa perilo de eŭropa kulturo, samtempe malfermas siajn pordojn al la influo de la angla lingvo kaj usonanglaj ideoj, praktikoj kaj vivmaniero. La angla estas instruita kiel la unua fremda lingvo en francaj lernejoj. Same faras multaj membroŝtatoj de la Unio. Laŭŝajne, la novaj ekskomunismaj membroj ankaŭ entuziasme bonvenigas la anglan kiel interkomunikilon, supozeble kiel reago kontraŭ la rusa, interlingvo de la antaŭa sovetia zono de influo.
Pluraj gvidantoj kaj instancoj de la tiel nomata anglosaksa mondo (ekzemple la brita eksĉefministrino Margaret Thatcher [mágaret faĉe], Brita Konsilio, diversaj usonaj politikistoj, ktp) neniam malkaŝis, ke ilia intenco estas, ke la angla iĝu la ĉefa, se ne la ununura lingvo, de ĉiuj sferoj de la homa socio. Kelkaj ekstremismaj advokatoj de ĉi tiu politiko eĉ kontraŭstarigas la instruadon kaj lernadon de fremdaj lingvoj. Abundas citaĵoj, kiuj demonstras ĉi tion. Jen kelkaj:
„Anglio estos la superrega forto en la internacia politiko, la gvida nacio de la mondo. Necesas armeo da lingvaj misiistoj, kiu devos meti la fundamenton de mondlingvo kaj kulturo, bazita sur la nia.” (R. V. Routh, La disvastigo de la angla kulturo ekster Anglio. Cambridge University Press, 1941.)
„La vera nigra oro de Britio ne estas la petrolo de la Norda Maro, sed la angla lingvo. La defio al ni estas: kiel plene ekspluati ĉi tion.” (Jarraporto de Brita Konsilio, 1987-88.)
„Se Eŭropo havas estontecon, ĝi bezonas pli ol komunan valuton. Ĝi devas havi komunan lingvon, kaj tiu lingvo povas esti nur la angla.” (Daily Mail, 14 novembro 1991.
„La angla fariĝis reale la pontlingvo de Eŭropa Unio. Preskaŭ ĉiu imagebla homa opinio, preskaŭ ĉiu homa sento estas esprimata anglalingve.” (Abram de Swaan (ne anglo, sed nederlandano!), Words of the world, The global language system, 2001.
La usonangla lingvo iĝis vehiklo por la disvastigo de la valoroj de la anglosaksa socio. Condoleeza Rice [kondoliza rajs], konsilantino pri eksteraj aferoj de George Bush [ĝorĝ buŝ], asertis: „Por la cetero de la mondo plej utilas, ke Usono sekvas siajn proprajn interesojn, ĉar la usonaj valoroj estas universalaj.”
Legante la artikolon Should everyone speak English (Ĉu ĉiu parolu la anglan?), kiu aperis la 13an de aŭgusto 2001 en la eŭropa eldono de la magazino Business Week, oni subkomprenu: uzkapablo de aliaj lingvoj neniom utilas.
La angleparolantaj landoj jam konstatis, ke instruado de ilia lingvo estas grava komerco. En Irlando, kies lingvo kaj kelta kulturo preskaŭ malaperis sub la pezo de la angla, abundas lernejoj por instrui la anglan lingvon al eksterlandanoj. La disvastigo de la angla donas grandegan ekonomian avantaĝon al angleparolantaj landoj, malfavore al popoloj, kies denaska lingvo ne estas la angla. Eĉ pli grave, la angla estas, laŭ esprimo de Phillipson, „kukola lingvo”. Kiel tiu misaŭgura birdo, ĝi elĵetas ovojn de aliaj el ilia nesto kaj tie metas sian propran. En la franca oni nomas tian „kukolan” efikon glottofagie, t.e. lingva kanibalismo.
Nia kultura ĝardeno pli kaj pli malriĉiĝas; ŝajnas, ke ne plu floros en ĝi mil kreskaĵoj, sed nur unu. En la pasinteco, aliaj potencaj ŝtatoj (ekzemple Francio kaj Hispanio dum la regado de Franco [franko]) malpermesis kaj persekutis lokajn lingvojn, sed neniu el tiuj kazoj de lingva diskriminacio estis tiom efika kaj sukcesa, kiom la invado de la angla.
Phillipson faras grandan nombron da trafaj komentoj. Pri la tragikaj sekvoj de la fino de la Jugoslavio de Tito li skribas: „Ĉio ĉi proponas interesan lecionon al tiuj, kiuj konsideras la anglan lingvon postnacia aŭ postetna lingvo.” Li citas George Steiner: „Tutmonda kreola lingvo, bazita sur la usona angla, estas detrua perspektivo.”
La hodiaŭa tutmondigo, kun siaj lingvaj korolarioj, kunportas aliajn gravajn konsekvencojn. Phillipson citas Monbiot [monbió]: „Nenie ... oni permesos la pluekziston de fortaj leĝoj, protektantaj la medion aŭ homajn rajtojn. La elektitaj reprezentantoj estos nenio pli ol agentoj de tutmonda registaro de korporaciaj ĉefdirektoroj.” Phillipson aldonas: „Povas esti, ke la angla funkcias kiel ia tiranosaŭro de la scienco. Ekzistas la risko, ke oni monopoligos la konojn kaj sufokos la kreemon.”
Plie, la monopoliga pozicio de la angla prezentas danĝeron eĉ por denaskaj anglalingvanoj. „En Anglio la misa kredo, ke la angla lingvo malfermas ĉiujn pordojn en la mondo, kondukas al tio, ke britaj civitanoj tute ne estas ekipitaj por funkcii en multlingva mondo.”. Jen konkludo de la lingva enketo Nuffield [nafild] el la jaro 2000: „La angla ne sufiĉas. Ekskluziva uzo de la angla lasas Brition sendefenda, dependa de la lingvaj kapabloj kaj bonvolemo de aliaj.” Ne estas sana situacio, ke anglalingvanoj vivas en unulingva geto sen aliro al kulturoj, ideoj, literaturoj, eltrovaĵoj kaj inventaĵoj de aliaj.
La aŭtoro antaŭvidas pozitivan rolon por Esperanto: „Oni devus serioze konsideri la uzon de Esperanto kiel ponta aŭ pivota lingvo parole kaj skribe en la interna komunikado de EU.”
Legantoj de ĉi tiu libro kaj observantoj de la aktualaj Eŭropo kaj mondo apenaŭ povas nei, ke la angla iĝas troja ĉevalo, ruze donacita de la imperiismaj potencoj de tutmondigo, kaj blinde akceptita de socioj alilingvaj kaj alikulturaj, kiuj senzorge malfermas siajn pordegojn por enlasi ĝin.
Phillipson finas ĉi tiun libron per jenaj vortoj: „Se daŭros la lingvopolitika senageco je supernacia kaj nacia niveloj, tiam ni eble survojas al Eŭropo sur usona, nur-angla lingva fundamento. Ĉu do tion volas la civitanoj kaj gvidantoj de Eŭropo?”
Inter la homoj, kiuj laŭdas kaj rekomendas ĉi tiun libron estas Neil Kinnock [nil kinok], vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono. Interesa kaj eble signifa, estas la fakto, ke Kinnock estas ne anglo, sed kimro. La kimra popolo longe batalis kaj ankoraŭ fervore batalas por konservi sian antikvan kaj kulture riĉegan etnan lingvon.
Oni devas varme gratuli la tradukinton, István Ertl pro la elstara kvalito de lia esperantigo de la angla originalo.
La recenzanto tutkore konsentas kun la opinio, esprimita sur la malantaŭa kovrilo de ĉi tiu libro: „Ĉu nur-angla Eŭropo? estas nepre leginda por ĉiuj, kiujn interesas la estonteco de Eŭropa Unio.” Samtempe, ĝi havas gravajn lecionojn por tiuj en aliaj partoj de la globo, kiuj ankoraŭ ne konsciiĝas pri la danĝeroj de tutmondigo kaj lingva imperiismo. Aĉetu kaj legu ĝin, kaj – se vi estas eŭropano – donacu ekzempleron al via EU-parlamentano!
Indekso |