Laŭ pola multlingvulo: „Se vi volas ellerni la legadon – legu, se vi volas ellerni la skribadon - skribu; se vi volas ellerni la tradukadon - traduku; kaj se vi volas ellerni la parolkapablon - parolu!” Se flue, do faru tion flue. Kie kaj kiel oni trovu aŭ kreu al si cirkonstancojn por aktiva lingvouzo malkaŝas en sia broŝureto Andrzej Pettyn, la fama kursgvidanto kaj ĵurnalisto de Pola Radio. La facile legebla konsilaro enhavas utilajn trukojn por kapabli paroli, konversacii, efike uzi la jam lernitan lingvon. La verkinto ne nur transdonas proprajn spertojn, sed proponas ankaŭ helpon, propagandante - pro komposteraro eĉ dufoje - (preskaŭ nur) siajn, sendube bonajn verkojn, lernilojn. Ĉu vi aŭdis, ke ... leginte la liajn, vi trovos ankaŭ aliajn?
Indekso |