MONATO

Rava aŭ ruba Ralph?

Kiam antaŭ unu jaro dum la Paska Seminario Internacia mi unuafoje konatiĝis kun Ralph Glomp kaj aŭdis lian koncerton, mi estis ravita. Mi aŭdis belan popularan dancmuzikon en perfekta Esperanto ... Sed post la koncerto montriĝis, ke ne ĉiu estis tiel kontenta. La komentoj variis inter „rava” kaj „ruba”. Ion similan mi spertis nun: unu recenzanto de MONATO rifuzis recenzi la diskojn de Glomp. Nu, mi ne rifuzis. Por mi lia muziko estas agrabla kaj post nur unu-du aŭskultadoj la kantoj jam fiksiĝas en la memoro kaj oni vole-nevole komencas kunkanti ilin.

Ralph Glomp ĝis nun publikigis tri diskojn en Esperanto. Plej konataj estas liaj Ĵus per kares' ... kaj Nokto iĝas tag' ... sed en la ĝusta sezono ankaŭ lia Dum Kristnaska tempo povas tre allogi. Ralph havas tre klaran voĉon, kaj la enhavo de ĉiuj kantoj estas komprenebla sen akompana tekstlibreto. Mi rekomendus la diskojn ankaŭ al personoj, kiuj ŝatas latin-amerikajn kaj klasikajn stildancojn. Ili tie trovos ĉaĉaĉaojn, sambojn, rapidajn kaj malrapidajn fokstrotojn ktp. Do rava aŭ ruba Ralph? Aĉetu la diskojn kaj decidu mem!

pp

Ralph Glomp: ... dum kristnaska tempo. Eld. Nigra Kato, Hamburgo. Kompakta disko kun 12 popularaj kristnaskaj kantoj.
Ralph Glomp: Ĵus per kares'. Eld. Nigra Kato, Hamburgo. Kompakta disko kun 11 popularaj kantoj.
Ralph Glomp: Nokto iĝas tag'. Eld. Nigra Kato, Hamburgo. Kompakta disko kun 11 popularaj kantoj.

Indekso