MONATO

Reveno de heroo

Unikeco de la libro

La nova libro de Mikaelo Bronŝtejn estas originale verkita historia romano. Oni povas demandi: „Kia do unikeco? Historiaj romanoj en la esperantlingva literaturo ne malmultas, ankaŭ la originalaj – sufiĉas rememori Pro Iŝtar kaj La ŝtona urbo.” Sed la romano estas verkita surbaze de realaj faktoj el la vivo de reale ekzistinta persono. Oni oponas: „Ankaŭ tiaj romanoj ekzistas, ekzemple, Sed nur fragmento.” Tamen la romano traktas historion de la Esperanto-movado mem! Ankaŭ pri tio oni povus diri, ke ekzistas rakontoj kaj teatraĵoj el la vivo de realaj esperantistoj, kaj eĉ romanoj estis – rememoru nur pri Oni ne pafas en Jamburg de la sama Bronŝtejn. Jes, certe. Sed se temas pri vera historia romano, bazita sur realaj faktoj, traktanta realajn personojn, do tia ĝis nun ne ekzistis. Temas ja pri vera romano – ampleksa beletra verko kun pluraj interplektiĝantaj enhavfadenoj, sed ne simple granda novelo pli ol 100-paĝa (laŭ la formala kriterio de William Auld). Kaj la historian fidindecon de la priskribitaj eventoj pruvas abunde metitaj en la teksto aŭtentikaj dokumentoj – laŭ la maniero de La ruĝa rado fare de A. Solĵenicin – kiuj aŭ servas kiel ilustraĵoj de la beletre priskribitaj aferoj, aŭ simple helpas pli profunde senti la odoron de la epoko.

Kaj la epoko priskribita en la romano estas vere interesa – la jaroj 1909-1911, kiam Rusio estis tute alia, kaj la juna movado de esperantistoj estis alia. Ankoraŭ vivis la Majstro, ĵus okazis la Ido-krizo, en 1910 foriris el Jasnaja Poljana kaj mortis Lev Tolstoj kaj en 1911 pereis pro terorista atenco la ĉefministro-ekzekutisto Pjotr Stolypin. Estis ĝuste la mezo inter la unua kaj dua rusaj revolucioj, regis antaŭsentoj pri proksimiĝanta mondmilito kaj revoj pri la tutmonda paco kaj justeco. Interesa tempo en si mem!

Sed la romano estas ne nur beletra priskribo de la tempo, sed ankaŭ la vera romano-esploro. La ĉefa heroo de la romano estas Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (1880-1925), la figuro, mencii kiun, des pli pozitive, estis preskaŭ tabua afero por esperantistoj dum multaj jardekoj. Eĉ Ulrich Lins en La danĝera lingvo tre magre mencias la kazon de Postnikov kaj, referencante al A. Saĥarov, nomas lin „dubinda persono”. Nur en la 1990aj jaroj aperis pli objektivaj negrandaj artikoloj pri li fare de Bernard Golden kaj Igorj Simonov, kiuj estis, tamen, ne sufiĉe profundaj, kaj poste grava biografia esploro de Anatolo Sidorov (en iom mallongigita formo publikigita en la prezentata libro kiel postparolo). Per scienca esploro de la faktoj la romano de Mikaelo Bronŝtejn profundigas la komprenon de la signifo de tiu por nia movado elstara persono kaj revenigas lin kaj liajn agadojn al nia historio, sen kio ĝi – la historio – sendube, estas mankoplena.

Pri la enhavo

La bazon de la enhavo konsistigas dek tagoj, dum kiuj pluraj esperantistoj navigis en aŭgusto de 1910 de Bremeno ĝis Vaŝingtono al la 6a UK (tiutempe nomiĝinta ne Universala, sed Internacia Kongreso). Sur la ŝipo Georges Washington kunveturis kaj Aleksandr Postnikov, kaj Ludoviko Zamenhof, do, la aŭtoro ne senbaze eksupozis, ke tiuj du homoj ne povis ne konversacii multe kaj profunde dum tiu vojaĝo. Do, iliaj konversacioj, en kiuj fojfoje partoprenas ankaŭ aliaj famaj kaj ne tre famaj esperantistoj, konsistigas la kernon de la romano (kaj ankaŭ difinis ĝian titolon). La temaro estas vasta kaj koncernis kaj devenon de la Majstro, kaj evoluon de la lingvo, inkluzive problemojn de reformoj kaj Ido-krizon, kaj problemon de denaskaj esperantistoj, kaj hilelismon-homaranismon, ktp, ktp. Notindas, ke la elekto de la temoj fare de la aŭtoro estas sufiĉe fidindaj – jes ja, tiuj homoj povis kaj eĉ devis paroli ĝuste pri tio (kaj la eldiritaj opinioj estas ofte apogitaj je aŭtentikaj iliaj vortoj el leteroj kaj artikoloj), kaj samtempe donas bonan bazon por meditado ankaŭ al nuntempaj esperantistoj. La sola historia malĝustaĵo, kiun permesis al si la aŭtoro, estas partopreno en kelkaj tiuj konversacioj de generalo Sébert, kiu reale partoprenis pro malsano nek la navigon, nek la kongreson. Tamen li ja intencis, tial la aŭtora liberaĵo ne estas troa. Do, tiuj konversacioj estas la idea, aŭ, se oni preferas, esperantozofia kadro de la romano.

Sed dumnavigaj konversacioj estas nur la malpli granda parto de la enhavo, kiuj kadrigas ĉiun ĉapitron. Pli ampleksas la parto, troviĝanta interne de la ĉapitroj, kiu priskribas dujaran periodon de la vivo de Postnikov kaj de la rusa Esperanto-movado, kaj kovranta dujaran periodon inter septembro 1909 kaj oktobro 1911. Sur tiuj paĝoj ni trovas priskribon de preparlaboroj de la 1a Tutruslanda Kongreso kun ĉiuj intrigoj ĝin akompanintaj, ĉeestas la kongreson, vidas vivon de esperantistaj societoj en Moskvo kaj Peterburgo, trovas amhistoriojn de tiutempaj esperantistoj ... Ni sekvas la funkciadon de la tiama sekreta polico „oĥranka”, konatiĝas kun certaj bruaj procesoj de tiu tempo ... Fine, ni vidas la kapitanon Postnikov en sia plej glora – kaj plej tragika – vivperiodo. Kaj tiuj bildoj el nia historio, tiuj portretoj de la homoj, ĉu ili estas tre aŭ ne tre precizaj, de nun fariĝas la historia fakto same, kiel la herooj de 1812 vole-nevole perceptiĝas nur tra okulvitroj de la romano de Lev Tolstoj.

Ĉiuj eventoj de la romano okazas sur la ŝipo, en Moskvo kaj Peterburgo, sed la aŭtoro sukcesis enŝovi ankaŭ epizodon kun priskribo de sia loĝurbo Tiĥvin antaŭ jarcento ...

Menciindas ankaŭ la stilo de la romano. La vortuzo, ĝenerale la parola stilo, dum cent jaroj ŝanĝiĝis. Kaj la aŭtoro penas imiti tion: la homoj diras volu anstataŭ bonvolu, ĥinoj anstataŭ ĉinoj, aldonita anstataŭ sindona, ktp. Bronŝtejn penas eviti la vortojn, kiuj tiutempe ne ekzistis, kvankam en la aŭtora teksto mem, ne en dialogoj, tiaj vortoj ja troveblas. Estas tre interesa lia maniero por krei parolajn karakterizojn de la roluloj. Por kelkaj el ili eblas pli-malpli bone transdoni la parolon pro ekzisto de iliaj presitaj tekstoj. Sed ne ĉiam. Do, li atribuis al certaj homoj (eĉ reale ekzistintaj) karakterizajn trajtojn de konataj al li esperantistoj. Do, kiam mi legis parolojn (kaj priskribon de la kondutmaniero) de Postnikov, Korzlinskij, Devjatnin, Ŝarapova ktp, mi kun rideto rekonadis miajn amikojn ... Eĉ en parolmaniero de Postnikov, kun kiu, evidente, la aŭtoro emas plejparte identigi sin mem, estas rekonebla parolmaniero ne nur de Bronŝtejn, sed ankaŭ de difinita alia persono.

Signifo de la heroo

Aleksandr Postnikov dum mallonga tempo faris admirinde multe. Li fondis la unuan landan asocion en la historio de Rusio – Ruslandan Esperanto-Ligon (REL) nombrintan 900 membrojn; li organizis en Peterburgo la unuan tutlandan kongreson de esperantistoj; pensante pri praktika aplikado de Esperanto, li lanĉis Universalan Ligon (UL), kiu devis ellaboradi rekomendojn por registaroj de la mondo, kiuj kontribuus pacan proksimiĝon inter diversaj regnoj ... Esenco de liaj ideoj, troviĝantaj en la bazo de UL, estis poste fakte realigita en Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio – tamen, ve!, ĉiuj tiuj organizaĵoj neglektis kaj neglektas la lingvon internacian ... Li penis akceli aplikadon de Esperanto en internaciaj komercaj rilatoj. Post lia aresto plejparto de liaj iniciatoj dissolviĝis, sed ne senspure, kaj poste denove realiĝis en kreo de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), en organizado de REK-oj (Rusiaj Esperantistaj Kongresoj), en multaj aliaj iniciatoj en Rusio kaj tutmonde.

Evidente, Postnikov estis la tipa karisma gvidanto de la Esperanto-movado, ne malpli ol la samtempaj movadaj aktivuloj Hector Hodler kaj Edmond Privat. Eble, eĉ pli. Kaj liaj rapidaj sukcesoj en organizaj aferoj ŝuldas unuavice al lia personeco. Des pli gravas, ke en Rusio tiutempe, malgraŭ abundo da talentaj kaj elstaraj esperantistoj, simila figuro en la movado ne aperis. Nur multe pli malfrue certagrade lin sukcesis anstataŭi Ernst Drezen. Tial, post lia aresto, kiu ja timigis la rusan esperantistaron, neniu kapablis preni la torĉon el liaj manoj kaj daŭrigi liajn iniciatojn.

Pli bone ol esperantistoj mem, la karismon de la personeco de Postnikov rimarkis la potenculoj, kiuj instinkte timis lin. Kaj ja tiu timo estis, kiel oni povas konkludi, traleginte la romanon de Bronŝtejn, la ĉefa kaŭzo de lia aresto kaj kruela kondamno. Esperanto-movado, malgraŭ revolucieco de siaj ideoj, ne timigas la aŭtoritatulojn, kaj nenie, krom en ekstreme totalismaj stalina Sovetio kaj nazia Germanio, la movado estis plene frakasita. Sed kiam aperas homo, kiu, pro elstaraj personaj trajtoj, kapablus levi la movadon al pli alta ŝtupo, kiu permesus realigi – almenaŭ parte – ties revolucian potencialon, tiam oni ekalarmas. Kaj neniigas la danĝeran ulon, dum tradiciaj eldonistoj, propagandistoj, instruistoj plu kontente kuiriĝas en la propra suko.

Cetere, la severa puno (duoble pli granda, ol ricevis viktimo de alia spiona proceso de tiu tempo, la barono Ungerm-Sternberg, kiun ankaŭ priskribas en la romano Bronŝtejn), montras la realan danĝeron, kiun vidis la ŝtata potenco en Postnikov. La tragika pereo de Postnikov (restinta eksterkadre de la romano) en 1925, montras, ke ankaŭ la novaj ŝtataj aŭtoritatuloj same bone ekvidis la ŝtatdanĝeran karismon de Postnikov: dum liaj „samkrimuloj” el la Ligo de Socialistoj-Universalistoj ricevis maksimume po tri jarojn de ekzilo, li estis kondamnita al mortpafo ...

La plej malĝoja konkludo, kiun oni faras, traleginte la romanon, estas tio, ke malsolidareco en nia movado ekzistis jam tiam kaj floris ... Elinter la eksterREL-aj ĉefoj de la movado suferis neniu, kaj neniu el ili levis sian voĉon por defendi la kapitanon aŭ, almenaŭ, por diri pri li bonajn vortojn. En tiutempaj fontoj ni vidas eĉ iun kaŝan ĝojon pri tio, ke tiu neoportuna aktivulo ne plu perturbas ilian trankvilan ekzistadon. La sola evidenta malagrablaĵo por ili estis neokazo de la dua Tutruslanda Kongreso en Moskvo en 1912, sed ankaŭ tio, plej verŝajne, estis pro nesufiĉa insisto de koncernuloj ... Eĉ REL-on, la plej sukcesan rezulton de la agado de Postnikov, neniu strebis konservi! Sed se la tuta esperantistaro unuiĝus por defendo de Postnikov, ĉio povus rezulti alie.

Estas tre interese, ke la aŭtoro komparas la personecojn de Postnikov kaj Zamenhof, trovante inter ili multon komunan. Jes, tiu inteligenta pacema judo el fora provinco kaj brila oficiro-nobelo kaj militveterano el la ĉefurbo estas ambaŭ aventuristoj! Kaj ĝuste la aventurismo de ambaŭ permesis al ili atingi tion, kion ili ja atingis, kaj kio sen aventurismo ne eblus tute. Se oni ne kredas – oni trovu la pruvojn de la aŭtoro, legante la romanon. Eĉ pli, la utopiaj ideoj de Zamenhof (pri hilelismo-homaranismo) kaj de Postnikov (pri kreo de la Universala Ligo) similas: ili estas simple aliroj al la samo de diversaj flankoj. Pri tio oni povas diskuti, sed nun ne plu eblos tiun opinion de Bronŝtejn neglekti!

Rusa aktualeco

La romano estas esperantlingva, pri historiaj eventoj antaŭ preskaŭ 100 jaroj – ĉio tio estas vero. Sed la aŭtoro loĝas en konkreta lando, en konkretaj soci-politikaj kondiĉoj, kaj la elekton de la temo, traktadon de la eventoj ktp. ne povas ne influi la aktuala situacio. Kaj ĉio tio faras la romanon aktuala por la nuna leganto en Rusio. Ĝenerale, la romano lasas impreson pri profunda sistema simileco de la rusa socio inter la du revolucioj kaj la nuna: sub kamuflaĵo de „demokratiaj” institucioj kaŝas sin esence polica ŝtato.

Postnikov estis aktiva socia aganto, kaj estis kondamnita rezulte de falsa akuzo pri spionado. Sed ĝuste tiaj falsitaj akuzoj, demonstraj procesoj kontraŭ „spionoj” estas nuna kruela realaĵo en Rusio. Kapitanoj (!) Nikitin kaj Pasjko, profesoroj Danilov, Sojfer kaj Babkin, diplomatoj Moisejev kaj Sutjagin ... Aroga konduto de sekreta polico, longa turmentado en prizonoj de kuraĝaj (kaj ne tro) ĵurnalistoj, sciencistoj, diplomatoj, ties kvazaŭa spionado favore al Ĉinio, Japanio, Usono, Koreio, kaj eĉ Norvegio, Zimbabvo kaj Armenio devas montri al la koncernaj sociaj grupoj, ke ili ja troviĝas sub konstanta sendorma observado de la ŝtata maŝino, kaj ne sentu sin trankvile liberaj. Jen estas la celo de tiuj procesoj, kiuj pro esenco de la akuzoj aspektus komike, se ne estus tiom tragikaj. Ni ne scias ĉiujn detalojn, kiuj lanĉis la elekton de ĉiu konkreta persono fare de la sekreta polico kaj prokuraturo. Ni povas nur supozi. Tio eblas plej perfekte per la rimedoj de beletro.

Sed moderna situacio tro komplikas eĉ por beletra esploro de la mekanismo, per kiu la polica ŝtato, surmetinta maskon de la demokratia, elektas certan viktimon por humiligi la tutan socian grupon, al kiu tiu apartenas. Do, pli konvenas la romano historia, kie temas pri la socio simila al la nuna, sed tamen alia. Kaj la tempa distanco permesas pli trankvile kompreni ankaŭ tion, kio okazas nun. Tial la kazo de Postnikov estas interesa ne nur por esperantistoj, sed ankaŭ por la tuta rusa socio, kaj la rusan version de la romano eblus proponi por la neesperantista publiko.

Des pli kontraŭ esperantistoj lastatempe ne okazis akuzoj pri spionado. Verŝajne, pro tio, ke movado nia estas landskale sensignifa, kaj ne elvokas (dume) ĉu instinktan, ĉu konscian maltrankvilon ĉe la reg-uloj. La kazo de PORTOS ja apartenas al la falsitaj procesoj, sed estas ligita ne al ilia febla esperantisteco, sed al aliaj sociaj ideoj. Tamen, se subite okazos, ke estas arestita aktiva esperantisto X, kaj estas akuzata pri spionado favore al Nov-Zelando aŭ Gronlando, ni fieru: oni nin rimarkis! Sed por konservi la forton de la movado tiuokaze estos nur unusola rimedo: komuna solidareco, mobilizo de ĉiuj sociaj fortoj por defendo de la akuzato. Ĉar, se ni rilatos al la akuzato tiel, kiel Saĥarov kaj Ko al Postnikov, ni ja plu havos, jes, la movadon, sed apenaŭ kapablan pretendi atingi la noblajn celojn de la esperantismo.

Ankaŭ alilingvajn (ne nur rusajn) legantojn la romano povus interesi pro iuj historiaj kaj nuntempaj paraleloj. Krome, nacilingvigo de la romano povas esti, minimume pro atentokapta intrigo, bona demonstro al la publiko de la viveco de nia lingvo kaj movado.

Akcesoraj valoroj

La libro havas aliajn valorojn, kiujn ĉiujn listigi en recenzo (eĉ ne tro mallonga) apenaŭ eblas. Mi notu ankoraŭ du neprajn. Bronŝtejn unuavice estas poeto, kaj nur poste fariĝis prozisto. Do, li ne povis elteni la tenton ornami la libron per propraj poemoj. Tial, aperis tri liaj originalaj poemoj, iom stilizitaj al la poemoj de tiu tempo, kaj alskribitaj al tiama reala esperantisto kaj rolulo de la romano Vsevolod Lojko. Li rajtis tion fari, ĉar laŭ ĉiuj rememoroj Lojko estis poeto, sed nuntempe ne eblis trovi iujn spurojn de liaj poemoj ... Do, fiktivaj poemoj de reala Lojko (supozeble, pli bonaj ol la perditaj realaj), apud la realaj poemoj de Vasilij Devjatnin, permesas pli profunde eksenti la odoron de tiu epoko.

La dua menciinda ornamaĵo de la libro estas internaj ilustraĵoj de Anastasia Baŝlikova, iom naivaj, sed ankaŭ kontribuantaj por kreo de konvena antaŭcentjara etoso de la libro. Tre bonas, ke en la centro de la libro estas reproduktitaj kelkaj fotoj de reale vivintaj esperantistoj, rolantaj en la libro – oni povas preskaŭ ĉiujn tuj bone imagi. Nur forestas bona persona portreto de Postnikov – sed kion fari, ne konserviĝis ...

Kaj, fine, la kovrilbildo de la libro estas bela kaj alloga. Do, ankaŭ tiuflanke la libro estas gratulinda.

Iom pri la mankoj

Parolante pri tiom elstara libro, oni ne volonte parolas pri ties mankoj. Tamen, por estimi objektivecon kaj por averti la legontojn, kiuj ja povos poste ofendiĝi pro ne averto de la recenzinto, mi notos kelkajn.

La unua grupo de la mankoj estas la tipografiaj. Koncerne preserarojn, ili feliĉe, malmultas. La plej rimarkindaj estas eraroj de la kodado de la ĉapelitaj literoj: jen anstataŭ „ŝ” aperas „w” kaj anstataŭ „ŭ” – „y”, jen male. Tiuj lokoj sufiĉe ĝenas la leganton.

La dua, kaj pli grava manko, estas la piednotoj. Ilin legi estas nepre necese, ĉar tie plejparte troviĝas tradukoj el neesperantaj esprimoj, da kiuj abundas la teksto, sed legi ilin preskaŭ ne eblas: ili estas presitaj per nanaj 6-punktaj literoj. Mi devis uzi 4-potencan lupeon ...

Fine, tre grandan kritikon meritas la bindmaniero de la libro. Ĝi apenaŭ eltenas eĉ unufojan tralegon, la libro rapide disfalas je folioj. Tio memorigas la iamajn eldonaĵojn de HEA el 1980aj jaroj, tre bonaj enhave, sed ne kapablaj longe ekzisti en nedisfalinta stato ...

Ankaŭ en la teksto mem estas eraretoj kaj anakronismoj, aperintaj, kiam la aŭtoro por plibeligi ĝin, uzis nekontrolitajn historiajn faktojn.

Kio estus, se? ...

Oni diras: la historio ne havas kondicionalon. Tamen, ni fantaziu iom: kiel la aferoj evoluus, se ne estus arestita Postnikov? Kio estus, se la movado en Rusio disvolviĝus plu laŭ liaj planoj, sed ne fariĝus ordinara kaj rutina? Eblus du variantoj. Laŭ la unua, pesimisma, la baldaŭ komenciĝinta mondmilito tutegale forbalaus ĉion, kaj post la revolucio la aferon necesus relanĉi sur tute alia bazo, kiel ja okazis en realo. Kaj tiam ja ekrolis la tute nova generacio, kiu en la tempo de Postnikov estis ankoraŭ ne rimarkebla. Proksimume tiel ja okazis en la tutmonda movado: Hector Hodler mortis, Edmond Privat ne plu realigis tiom brile sian propagandan potencialon ... Ĉio en la 1920aj rekomenciĝis sur la nova bazo.

Sed ni imagu la alian, optimisman varianton. Ni imagu, ke Universala Ligo ekfunkciis ĉiam pli potence, ke la Esperanto-movado jam en 1911-14 fariĝis politike influa kaj rimarkebla (kaj ankaŭ gvidantoj de aliaj porpacaj movadoj estis iom pli aktivaj), kaj la unua mondmilito ne komenciĝis tute. Se ni konsideros almenaŭ malgrandan probablecon de tiu varianto de la eventoj, ni vidos, ke la aresto de Postnikov, kaj lia forigo el la rusa kaj internacia movado de esperantistoj havis signifon de la sortobato por la tuta mondo. Ja la potencialo de la Esperanto-movado en tiu tempo estis multe pli granda ol nun ...

Ĉu ne estus agrable imagi tiun mondon? Eble, Bronŝtejn iam verkos novan romanon pri tiu varianto en la ĝenro „alternativa historio”?

Signifo de la romano

Unue, temas pri bona historia romano-esploro, leginda por ĉiu esperantisto, kiu ne indiferentas pri nia historio kaj kulturo.

Due, la romano revenigas sur meritan lokon en nia historio la elstaran movadan organizanton, aktivulon, pensulon, retirante lin el duonforgeso kaj torento da kalumnioj. La nomo Aleksandr Postnikov estis preskaŭ tabuita dum jardekoj pro tio, ke li estis akuzita pri spionado (kaj oni timas havi ion komunan kun spionoj) kaj pro tio, ke la ĉefaj facile atingeblaj fontoj, kiel rememoroj de lia malamiko A. Saĥarov ks. traktis lin kaj liajn agadojn malfavore. Antaŭ kelka tempo mi proponis nomi unu salonon en kongresejo Postnikov, kio ne trovis komprenon inter aliaj organizintoj. Mi esperas, ke tio ne plu eblos.

Trie, la nuna esperantistaro povos ĉerpi grandan lecionon el la antaŭcentjara historio, kiu montras, ke necesas flegi kaj defendi siajn verajn heroojn por finfine proksimiĝi al niaj celoj, konkludos pri neceso de solidareco kaj ne ripetados ĉiam la plej abomenajn erarojn.

Nikolao GUDSKOV

Mikaelo Bronŝtejn: Dek tagoj de kapitano Postnikov, Tiĥvin, 2004, 334 p., gluita. ISBN 5-86038-027-5.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso