MONATO

Vera Esperanta muziko

Se iu demandas vin, ĉu Esperanto havas muzikan kulturon, donacu al tiu la kompaktan diskon Duone de Thierry Faverial (Francio). Ĉiuj dek kantoj estas aŭskultindaj. Faverial kantas kaj akompanas sin mem. La tekstoj estas verkitaj originale en Esperanto de li kaj de aliaj personoj. La kanto Malhoma Parizo peras tristan impreson pri la franca ĉefurbo. La longa vojaĝo rakontas pri la kruelaj travivaĵoj de iu knabo: „Ĉe la oceano / Staras la infano / Larmoj el okuloj / Frontas l' ondoluloj. / Ili nokte venis / Kaj perforte prenis / Patron for malpace / Fikruelminace”.

Oni komprenas la tekstojn ankaŭ sen la akompana kajereto. La elparolo estas tre klara, se oni preteraŭdas bagatelajn erarojn kiel „ĉus” anstataŭ „ĵus” aŭ „re-evenis” anstataŭ „revenis”. Resume: la disko estas ege rekomendinda!

Walter KLAG

Thierry Faverial: Duone. Eld. la aŭtoro, Perigueux, 2001.

Indekso