MONATO

Denove kvaropas

En la antaŭparolo de ĉi tiu libro Fernando de Diego deklaras, ke ĝiaj kvar aŭtoroj „majstras la lingvon”, kaj instigas legantojn ĝui la libron „de lingva vid-punkto”. Leginte tion, pesimisma leganto eble atendus tedan feston el nacilingvaj vortoj kun Esperantaj finaĵoj, el banalaĵoj skribitaj per la „avangarda” lingvaĵo de kabinetuloj, por kiuj skribi ion per inventita lingvo estas jam per si mem interesa hobio - des pli se oni aldonas al la lingvo ankoraŭ kelkajn inventitajn vortojn - do oni ne devas zorgi pri la enhavo ...

Tamen la libro ne estas tia, kaj leganto, kiun la antaŭparolo ne fortimigis, rapide konvinkiĝas, ke jen kolekto da atentindaj noveloj traktantaj esencajn temojn en ofte originala maniero. Kio estas tiuj temoj? Tabelo ĉe la fino de la libro helpe listigas ilin: malfidelo, unua amora sperto, aidoso, amo trans morto, seksa memkontentiĝo, sinmortigo, toleremo, venĝo. Sed oni suspektas, ke kelkaj noveloj estis verkitaj senkonsidere pri tia entabeligo, eble antaŭ ol naskiĝis la ideo pri ĉi tiu novelaro.

La noveloj estas grupigitaj laŭ la aŭtoroj sed ne laŭ la listigitaj temoj, kaj, kvankam la aŭtoroj apartenas al la sama „ibera skolo”, oni rimarkas iliajn malsamajn stilojn.

Miguel Fernández ŝategas mallongajn frazojn kaj uzas eĉ multajn unu- aŭ du-vortajn. El liaj noveloj min plej impresis la mallonga kontribuo pri la temo „seksa memkontentiĝo”: junulo skribas al iama amikino, kiel li ekloĝis en monaĥejo, trovinte seksan ekstazon en sonoj, odoroj, ritoj kaj bildoj de kristanismo. La temo ne multe taŭgus por stilo pli analiza kaj rezona, sed ĝi tre kongruas al la stilo de Fernández, kiu eminente sukcesas per siaj disrompitaj frazeroj transdoni la etoson kaj fortajn sentojn.

Jorge Camacho uzas lingvaĵon riĉan, sed senpretendan, normalan, tamen atentokaptan: oni rimarkas ĝian specialan kvaliton de flueco kaj natureco, se oni laŭtlegas ĝin. (Ĉu nur hazarde li laboras kiel interpretisto?) Hantas min lia fantomrakonto „Neniam plu (Aboco de amo)” pri serio da strangaj renkontoj kun mortinta heroindependulino, kiu obsedas la fantazion de la rakontanto. La novelo impresas per la samtempaj strangeco kaj konateco kvazaŭ de sonĝo, kiu, kvankam ne reala, ankaŭ ne ŝajnas inventita.

Por Gonçalo Neves ĉio devas agi kaj ne nur esti: muslino „jupas”, gazeto „dikliteras”, eĉ butono „impertinentas”. Tio donas viglan, malpezan tonon, sed ankaŭ iel neseriozan, kiu kongruas al la enhavo: tri el liaj noveloj finiĝas per surprizo por la leganto, kaj unu estas parodio, kiu ege plaĉis al mi, kiam mi legis ĝin la trian fojon, estinte iom tro stulta por ĝui ĝin la unuan fojon.

Liven Dek skribas per lingvaĵo iom klasikeca, tre klara, tre legebla. Enhave li montras sin varia, sed en ĉiuj liaj noveloj pli elstaras la eventoj ol la sentoj: certe ne mankas la sentoj - lia novelo „La letero” havas patoson, kiu pensigas pri Baghy - sed la sentojn montras ĉefe la agado kaj ne la vortoj, kiuj rakontas nur sobre pri la okazaĵoj.

La novelaro tre plaĉis al mi, kaj mi surpriziĝus, se nenio el ĝi troviĝus en estontaj antologioj de la plej bonaj noveloj en Esperanto.

Edmund GRIMLEY EVANS

Fernández, Camacho, Neves, Dek: Ekstremoj. Eld. IEM, Vieno, 1997. 207 paĝoj kudre binditaj. ISBN 100 3-901752-10-2.

Indekso