MONATO

Pensoj kaj sentoj

La libro Esprimo de sentoj en Esperanto de la fama esperantisto Edmond Privat allogas jam per sia titolo. Kiu ne volas bele kaj ĝuste esprimi siajn pensojn kaj sentojn? Tamen ĉi tiu libro estas nek vortaro de bildecaj esprimoj, nek lernilo pri uzado de afiksoj aŭ ĝenerale vortfarado, nek praktika gvidilo simila al „Kiel diri al la knabino pri sia amo” aŭ „Kiel priskribi siajn suferojn kaŭzitajn de venonta vizito al dentisto”. La libro estas adresita al amantoj de lingvo, kiujn interesas la esprimaj rimedoj kaj eblecoj de Esperanto aparte kaj kompare kun aliaj lingvoj. Lingvamaj personoj povas fariĝi studentoj de doktoro E. Privat ­ ja la verko estas resumo de lia kurso por lingvoscienca fako de beletristika fakultato. Ne konfuziĝu, se vi ne konas lingvistikajn terminojn. La aŭtoro intence evitas ilin por fari la verkon komprenebla por ĉiu. Plie, la stilo de E. Privat estas tiom facila kaj alloga, ke, eĉ se li dezirus klarigi ion speciale sciencan, la leganto komprenus ĉion, ne rimarkante malfacilaĵojn. La rakonto estas mirinde figura: ĉu vi komparis iam fundamenton de lingvo kun klavaro de piano, aŭ homon, malbone parolantan en fremda lingvo, kun ties sklavo?

La verko enhavas dek ĉapitretojn. El la aŭtora enkonduko oni ekscias, ke la unuaj kvar ĉapitroj koncernas la lingvon Esperanto ĝenerale, sen speciala atento al esprimrimedoj. La sekvantaj ses ĉapitroj priskribas, kiel elementoj de la lingvo iĝas iloj por sentesprimado. Oni povas tre facile orienti sin en la libro, ĉar ĉiun ĉapitron antaŭas detala listo de ĝiaj temoj.

E. Privat plurripetas, ke la libro ne pretendas esti plena kaj sistema studo de esperanta stilistiko, sed ke ĝi nur montras la vojon al tia studo kaj celas veki intereson pri ĝi.

La aŭtoro asertas, ke ĉiuj lingvoj uzas esence la samajn esprimrimedojn. Li konsideras kvin ĉefajn rimedklasojn: sona plilaŭtigo de iu aŭ alia frazero, ŝanĝo en vortordo, forigo aŭ ripeto de vortoj, elekto de pli taŭgaj vortoj, kreo aŭ modifo de vortoj. Evidentiĝas, ke Esperanto malgajnas kontraŭ naciaj lingvoj nur en kvanto de sinonimoj; samtempe ĝia ebleco produkti novajn vortojn estas senlima.

E. Privat analizas fortajn flankojn de Esperanto rilate al sentesprimado kaj klarigas kialojn de malsukceso de iuj esprimrimedoj.

Ni konsilas legi tiun ĉi verkon al adeptoj de la „severa” parolstilo, al tiuj, kiuj timas uzi „nevortarajn” vortojn kaj „nelernolibrajn” esprimojn. Eble, la aŭtoro konvinkos tiajn esperantistojn, ke ĝuste nekutimaj, neatenditaj parolturnoj estas la plej trafaj por esprimi „sentan koloron”.

La tuta libro estas trapenetrita de amo al Esperanto kaj de konvinkiteco pri ĝia esprimpleneco. Tia konvinkiteco altiras legantojn kaj, interalie, faras tiun ĉi verkon riĉa fonto de argumentoj, kiujn tiom ofte esperantistoj ne povas trovi en disputoj kun neesperantistoj pri la valoro de Esperanto.

La unua eldono de Esprimo de sentoj en Esperanto aperis en 1931. La nova eldono, pretigita de Internacia Esperanto-Instituto, estas jam la kvina. Kiel aneksaĵojn la libro enhavas kronologian tabelon de la vivo de ĝia talentega aŭtoro Edmond Privat kaj eltiraĵon el lia bibliografio.

Anna kaj Mati PENTUS

Edmond Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto. Eld. Bambu Ltd, Varna, 2000. 56 paĝoj glue binditaj. ISBN 90-805651-1-3.

Indekso