MONATO

Esperanto en la soclandoj

La aŭtoro preferas la terminon „soclando” anstataŭ „socialisma lando”, ĉar li ne plu kredas (kontraŭe al sia opinio dum la malvarma milito), ke efektive temis pri socialismo en tiuj orient-eŭropaj landoj (kaj kelkaj ekstereŭropaj). Nun, spertinte ĝisdetale la vivadon kaj en la soclandoj tiutempaj, kaj en la kapitalismaj landoj nuntempaj, kvankam li vidas grandajn diferencojn inter ili, li opinias, ke la epitetoj, kiujn ili donis kaj plu donas al si, estas tre eraraj.

Lia malgranda libro celas ne kulpigi, nek juĝi la Esperanto-rilatajn aferojn dum la malvarma milito, sed laŭeble objektive prezenti la faktojn pri la situacio de Esperanto en la tiamaj soclandoj. Travivante tiujn jarojn en Usono, mi ofte demandis al mi pri la vera stato de Esperanto en tiuj „danĝerege atakopretaj” landoj; sed mi povis ekscii preskaŭ nenion pri tio, ĉar komunikado inter tiuj soclandoj kaj la okcidento, precipe Usono, estis preskaŭ nula. Fojfoje mi ricevis cenzuritan leteron de esperantisto en Ĉeĥoslovakio, kiu kontraŭvole metis en sian koverton esperantlingvan propagandan ĵurnalon, presitan sur maldikega papero, kiu konforme al la leĝo devis akompani la leteron. Mi trovis per tiuj leteroj, ke la tieaj loĝantoj sciis tiom pri la vivo en Usono, kiom mi pri la vivo en Pollando aŭ Ĉeĥoslovakio aŭ Sovetio: tio estas neniom.

Post la fino de la malvarma milito faktoj komencis iĝi pli vaste konataj en la esperanta mondo. Ekzistis plusoj kaj minusoj ambaŭflanke de la fera kurteno. Mi eĉ ektrovis la veron de la deklaro de kanada profesoro, kiu estis longe vizitinta kaj Sovetion kaj Usonon kaj kiu deklaris ilin preskaŭ identaj. Jes ja, negrave, kiaj estas la proklamataj ideologioj; la homoj samas tra la tuta mondo, spertas same, reagas same, fundamente vivas same. Neniu kulpas; neniu senkulpas; ĉiuj egale kulpas/senkulpas.

Detlev Blanke, la aŭtoro, ne pretendas bone koni la situacion en ĉiuj tiamaj soclandoj, sed li ja tre bone konis, per propraj spertoj, la situacion en kelkaj el ili. Lia libro tre bone helpas plenigi la truojn en la plejparte okcidentlandaj historioj de la esperanta movado. Kiu pli bone povas fari tion, ol persono, kiu klarvide spertis la movadon soclandan kaj honeste parolas pri ĝi?

Iam, espereble, iu simila honestulo kaj klarvidulo verkos senpartian kaj senpropagandan historian libron pri Esperanto dum la tuta 20a jarcento, tra la tuta mondo. Eble tiam ni povos perdi niajn antaŭjuĝojn kaj imagajn bildojn kaj povos taksi la Esperanto-fenomenon ĝuste: kun la plusoj kaj la minusoj.

Intertempe nin devos kontentigi individuaj malgrandaj libroj, kiujn kompilis kompetentaj personoj, kiuj pledas nur, ke ni konsciu pri la faktoj. Tia estas ĉi tiu libreto, kiun mi plenkore rekomendas al historiemuloj.

Donald BROADRIBB

Detlev Blanke: Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la „alia flanko”. Eld. Mondial, Novjorko, 2004. 64 paĝoj tre fortike gluitaj. ISBN 1-59569-007-7.
Noto de la redaktoro: Estas miriga por mi la aserto de la recenzinto, ke dum la malvarma milito la okcident-mondaj esperantistoj ne povis sciiĝi pri la vera stato de Esperanto en la socialismaj landoj. Nu, la gazeto Nuntempa Bulgario (por nomi nur unu ekzemplon), kiu havis multmilan eldonkvanton kaj facile aboneblis en la tuta mondo, vaste informis pri tio. Ankaŭ persona internacia korespondado fakte ne estis malhelpata, kvankam oni devis esti singarda, skribante pri politikaj temoj.

Indekso