Jen tre aktuala libreto pri temo, kiu devus interesi ĉiujn eŭropanojn: la enkonduko de unueca eŭropa mono. La libro emfazas la praktikajn kaj administrajn flankojn, inkluzive de la kostoj, de la transiro al eŭroj por firmaoj kaj publikaj servoj kaj ankaŭ por privatuloj. Ĝi enhavas ankaŭ po kelkajn paĝojn pri la historio de la mona unuiĝo kaj pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la komuna mono por la ekonomio. Ne mankas detaloj pri la simbolo de la nova valuto (€, ĉu MONATO kapablas entekstigi ĝin?) kaj pri la aspekto de la venontaj bankbiletoj kaj moneroj. (Konsterna statistiketo: cirkulas nun 300 000 tunoj da moneroj en la EU-landoj, do la stampado de la eŭromoneroj ne povos okazi en unu semajno.)
Mi ĝojis legi, ke ekzistas pedantaj reguloj por la transkalkulado kaj rondigo de monsumoj, kaj ke ekzistas reguloj por malhelpi, ke firmaoj eluzu la ŝanĝon por kaŝe altigi siajn prezojn. Tamen mi suspektas, ke multaj prezoj ja ŝanĝiĝos. Estas notinde, ke multaj varoj kostas DEM 1 (aŭ DEM 0,99) en Germanio, dum ili kostas GBP 1 (aŭ GBP 0,99) en Britio. Supozeble tiuj varoj kostas preskaŭ nenion por fabriki, kaj la vendistoj simple elektas rondan sumon. Nu, se en la estonteco tiuj aferoj kostos EUR 0,99, britaj konsumantoj gajnos, kaj la germanaj malgajnos ...
La teksto estas sufiĉe reviziita, kvankam oni tralasis almenaŭ unu „aktivecon” (p. 47), kaj mi suspektas, ke „malneta enlanda produkto (MEP)” devus esti „Bruta Nacia Produkto” (BNP) ... aŭ inverse.
Indekso |