MONATO

Krimoj... por ĉiuj temperamentoj

Sten Johansson estas mult-talenta aŭtoro. Li jam regalis nin per "verda humuro" en siaj Denaska kongresano kaj Ĝis revido, krokodilido!, per originalaj teatraĵoj en Interkona mateno. Kaj nun li regalas nin per sia plej lasta Falĉita kiel fojno, moderna krimromaneto kun realisme aktualaj ingrediencoj, kiel drogaĉoj, pedofilio, fraŭdo, ktp.

La rakonto, kiu disvolviĝas en internacia kaj sveda medioj, estas tute flua, kaj la mistero iĝas paĝon post paĝo ĉiam pli interesa kaj komplika. Unu murdo, unuavide memstara, montriĝas esti nura eko de ĉeno da diversaj krimoj, kun kiuj la leganto iom post iom kunpuŝiĝas.

La lingvaĵo estas tipa por Sten Johansson: flua, hodiaŭa Esperanto. Estas tute klare, ke la aŭtoro ne estas „papera” verkanto, sed persono, kiu ĉiutage uzadas la lingvon. La solaj disonancoj estas ripeta uzo de la vorto „doso” kaj la novismo „obsoleta” kies neceson en romano la leganto ne tuj kaptas.

Falĉita kiel fojno estas agrabla, malmultekosta libro, taŭga por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj temperamentoj.

Paul VEENMAN

Sten Johansson: Falĉita kiel fojno. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 1997, 76 paĝoj vinktitaj.
Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!