Gramatiko detala kaj tradicia

Ĝenerale, ĉi tiu Gramatiko de Esperanto povus servi kiel konciza esprimo de la vidpunktoj jam vaste popularigitaj en Plena Analiza Gramatiko, kvankam ne centelcente, kompreneble, ĉar ja temas pri alia aŭtoro. La enhavo estas malnovskola prezento de gramatikaj temoj, uzanta la terminologion kaj aranĝon grek-latinajn, popularajn dum la 19a jarcento kaj la frua parto de la 20a jarcento. Tio havas la avantaĝon, ke ĝin komprenas kaj trovas utila personoj edukitaj laŭ tiu gramatika sistemo. La malavantaĝoj estas, ke ĝi plene ignoras la lingvistikon de la pasintaj preskaŭ cent jaroj, kaj ankaŭ, miaopinie, grave miskomprenas kaj misprezentas la karakteron kaj naturon de la gramatiko de Esperanto.

Kiu do familiaras kun subjunkcio, modaj helpvortoj, volitivo, lokaj adjektoj, tempaj adjektoj, stataj adjektoj, modalaj adjektoj kc., kc., kc., kaj emas distingi inter verboj de daŭro sen rezulto, verboj de rezulto sen daŭro, verboj de daŭro kun rezulto, verboj hibridaj aŭ voĉoj aktiva, pasiva, mediala, sendube ĝuos la verkon; aliaj personoj, kia mi, eble, trovos tiajn distingojn sencelaj, senutilaj, kaj ofte erarigaj.

Kontraste al Geraldo Mattos (en sia samtempe eldonita libro Apartaj mondoj: verboj kaj participoj), Malovec plu konsideras la participojn kiel verboformojn. Verŝajne, tio klarigas, parte, la vastan distingaron inter specoj de verboj, ĉar tia distingado estis necesa laŭ almenaŭ la plej severa aspektisma skolo de la iama IT-ista feŭdo antaŭ kelkaj jardekoj. Sed por nuntempulo vivanta sur la sojlo de la 21a jarcento, tia distingado multe pli konfuzas ol helpas, kaj ŝajnas tre subjektiva.

Aliflanke, la diskuto pri la origino kaj naturo de la ATA/ITA-disputo estas majstre verkita de Malovec, kaj klere prezentas la miskomprenojn, kiuj abundis ĉe ambaŭ skoloj, klare komprenigante la vidpunktojn ambaŭflankajn.

La neatendita sed konvinke pruvita deklaro de Malovec estas, ke ambaŭ skoloj pravis! Se vi ne kredas, do legu lian diskuton senpartian kaj senantaŭjuĝan. Se nur pro tiu diskuto, ĉi tiu libro valoras por la studanto de la historio de la gramatiko de Esperanto.

Ke la nuna, dua, eldono estas efektive plilarĝigita, mi tre dubas, ĉar la paĝoj estas relative negrandformataj, kaj neniel larĝaj. Sed, verŝajne, la eldoninto celis diri, ke la libro estas pligrandigita, aŭ, eĉ pli verŝajne, plidetaligita, kaj ni ne kulpigu la aŭtoron pro tiu vort-misuzo; plejparte Malovec mem tre bone uzas la vortprovizon de Esperanto en sia libro.

Tamen, kiu detale studis la originajn diskutojn de Zamenhof pri la naturo de Esperanto kaj liajn celojn rilate al ĝia gramatiko ­ precipe pri la fakto, ke la gramatiko de Esperanto estas sendependa de la tradiciaj kategorioj kaj analizaj sistemoj grek-latin-bazitaj ­ tiu persono trovos ĉi tiun verkon de Malovec malkontentiga.

Estas dezirinde kontrasti ĉi tiun verkon kun PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) de Bertilo Wennergren. PMEG estas lingvisme aktuala, fidinda, refreŝige senĵargona, kaj ne strebas trudŝovi Esperanton en la rigidajn vitrajn ŝuojn de la grek-latinaj gramatikaj kategorioj. Problemo por ne-retuzantoj, kompreneble, estas, ke PMEG haveblas nur per Interreto. Tamen, kiel fidindan kaj facile uzeblan gvidlibron pri la gramatiko de Esperanto mi multege preferas ĝin. Sendube, multaj esperantistoj malakordos kun mi pri tio; sed mi preferas la Esperanton de Wennergren al tiu de Malovec.

Donald BROADRIBB

Miroslav Malovec: Gramatiko de Esperanto. Dua eldono plilarĝigita. Eld. Kava-Pech, Dobrichovice (Prago), 2000. 135 paĝoj, broŝurita.

Indekso