MONATO

La mistera teoremo - nun en Esperanto

Petro Fermat [fermá] estis juristo kaj klerulo el la 17a jarcento, kiu verkis poemojn en la franca, latina kaj hispana, sed ankaŭ studis aritmetikon kaj fizikon. Li estas la aŭtoro de la „Granda Teoremo de Fermat”, ekvacio kiu ankoraŭ hodiaŭ, post pli ol 300 jaroj, cerbumigas la matematikistojn.

Nun ankaŭ Esperanto-parolantoj povas kune cerbumi (kompreneble, en Esperanto). En la libreto troviĝas ĝenerala studado kaj klarigo pri la ekvacio, komputila kontrolprogramo kaj opinioj ekde Fermat ĝis nun. La verko certe interesos matematikistojn kaj komputistojn, sed ankaŭ iun ajn kiu havas pli ol bazajn nociojn pri tiuj fakoj.

Rajmondo Marty: La Granda Teoremo de Fermat. Eld. la aŭtoro, Paris, 1996. 30 paĝoj vinktitaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!