MONATO

Aŭdace honesta romano

Jen longe atendita libro. Pritamtamita jam de jaroj, anoncita en Fonto kaj anticipita per poemoj. Tia atendado povus tro streĉi la atendojn; verko riskas tiel finfine ne respondi al esperoj vekitaj. Ĉu ĝi do ne plenumas la promesojn? Ne tion mi volas diri. Oni ja ne rajtas esperi, ke alia solvos oniajn problemojn kaj produktos ĝuste tion, kion oni mem ne povas elfari. Ni recenzu sen antaŭjuĝoj.

Ĝi estas aŭdace honesta romano, super kiu la poetino obstine kaj discipline penadis kaj klopodadis; ŝi kreadis sen limo per korpo kaj animo. Kaj la rezulto? Bravuraĵo, serioza libro por maturaj kaj movadspertaj esperantistoj, teksto en vigla konversa stilo. Ŝi rakontas epizodojn el sia vivokuro. Ha, la erotikema Eli! Tra edzeco kaj amrilatoj ŝia kompreno pri amo evoluas, evoluadas; ŝi gajnas maturecon kaj saĝon, kiuj fine kulminas en la tolerema amligo kun Ernesto. Kaj en pledo por „pardono” (anstataŭ venĝo). Estas ellaboritaj precipe la kvin- kaj ses-dekaj jaroj sed, per kelkaj saltoj, ŝi fine iras ĝis la naŭdekaj kaj la Praga Skolo. Ĉi-loke ŝi levas barikadon kontraŭ kritikoj kaj anticipe pravigas sian plumstarpunkton. Ni distingas en la romano kvar temojn: (1) la am-aventuroj fadene tiriĝas tra la tuta libro; (2) ni vivas en la movado kaj renkontas esperantistojn; (3) leter-eltiraĵoj kaj artkritiko de Baghy kaj Pumpr estas kulturhistorie interesaj (plus movadaj demandoj: ĉu uzi neologismojn?); (4) aliaj: aludoj al astrologio, hinda filozofio, jogo, meditado, Kama-sutro, panĉoŝilo (kvinvirta harmonio) kaj naziismo (7 paĝoj da milithistorio). Iuj aferoj estas vere lerte vortumitaj; aliaj estas diritaj sed apenaŭ; kelkaj estas per aludoj subtilaj aŭ nebulumitaj aŭ jen kaj jen ankaŭ eksplicite esprimitaj. Tial: „Kiu timas veron, tion ne legu.”

Koni la nomojn, la personojn rolantajn en la romano, aldonas multe al la intereso de la libro. Aliflanke, la aŭtobiografia karaktero de la verko povas ie-tie premi sur la beletran aspekton de la ĝenro jam emanta al prozeco, fakteco, sobra kaj simpla komunikado. La ĉapitro 4 (El la leteroj de Baghy), kvankam sendube interesa por literaturamantoj kaj ĝisostaj movadanoj, rompetas la romanfadenon. Mi prenis la poemaron „Nur tri kolorojn”, per kiu ŝi debutis en 1960, kaj la eraroze presitan „El subaj fontoj” (1981) kaj relegis kelkajn el la poemoj (Hetajro dancas, Triopo, Imagu - tigro). Mi mencias ilin nur pro tio, ke ŝi rerakontas plurajn proze en la romano. Aliaj estas represitaj en ĝi. Iuj „poemoj” min tute ne ravas: Aparta signo, Abismo de ekkono. (Ŝi mem plendas pri la fuŝa eldono de „Verso kaj larmo”, 1986).

Ĉu riproĉi narcisismon al la aŭtorino? Ne, tio estus tro. Sed la fakto, ke plurloke en la libro ŝi adresas sin al la „kara leganto”, impresas al mi strange: kvazaŭ ŝi dependus de ni; kvazaŭ romano ne povus esti memstara kaj ekzisti memstare.

La promeson koncerne ŝian „kontakton pri antikva Hindujo”, promeson pri okultaj povoj (telepatio, klarvideco, klaraŭdeco, prekogno, aŭgurado), ŝi ne plenumas. Ĉio tio montriĝas ne multe pli ol iluzioj kaj revoj.

Multaj hominoj marteladas en kapojn la kojnan opinion, ke viroj sentas kaj kondutas malkiel virinoj. Ŝi ne apartenas al tiu grupo. Jes, ŝi asertas (p. 55): „Julio estas monato de viroj. La aero estas plena de sekso. Ili ne scias al si kun sia instrumento konsili. Ĝi tro ĝenas ilin.” Sed sur p. 71 ŝi konfesas: „Dume mi estas bela ĝuemulino. Io kiel Donjuano en jupo. En viro mi vidas instrumenton por volupto. Kiu al mi plaĉas, tiun mi devas havi.” Diron, kiun ŝi tamen tuj poste jam mildigas. Finfine ŝi koncedas (p. 297): „Ĉagrenas min, ke li al mi ne montris sian instrumenton. Tiun, kiun li portas senĉese kun si. Domaĝe!”. Do klare, se ne ĉiu virino estas putino, do ankaŭ ne ĉiu viro estas vampiro.

Ŝi imitetas ... ne! Piĉ simple ne estas imitebla. Sed mi konstatas kun plezuro, ke Piĉ ne vivis vane. Mi gustumas ... tiujn piĉe prefiksitajn verbojn, oftetajn en la verko. Ĝuste tiujn, kiujn Auld kondamnas - ekscios mi unu semajnon poste; Ĉu li pravas? Kontraŭfundamentaj? Tamen belaj, plaĉaj, neniel konfuzaj, ne pli ol: polico, pokalo, postulo, ktp.

Estas interese esplori, kion Rossetti nomas „demotika lingvo”. Ĝi konsistas i.a. el tiuj koncizaj parolrutinoj, kiujn Urbanová atingas per forlaso de verboj.

Kaj la lingvaĵo? Bona kaj flua. Ŝi diras „divorcitaj” laŭ la difino en PIV (kvankam, depende de la kunteksto, eble, ankaŭ „divorcinta” taŭgus). Sed ŝi ne ĉiam sekvas PIV-on: tifono (tajfuno), sulkigi (sulki), skuigaj spertoj (skuaj), la zodiak-signoj ŝafoviro (ŝafo), virgino (virgo) kaj pafisto (sagitario). Ĉu bonboniero estas pli elvokplena ol bombonujo? Ŝi ne faras el muŝo elefanton, sed „el kulo kamelon”. Tio estas tre bona. Sed ne akcepteblas: nekorektiĝebla (268) kaj neripetiĝebla (273).

La libro estas defendo de (universala) amo, kaj tiu aspekto meritus eĉ pli da emfazo. „Amo kaj doloro unu estas.”

Trovi esprimita en libro tion, kion oni mem travivis kaj pensis, jen plezuro. Ĉar inter la ideo, la imagaĵo, kaj la konkreta teksto, la esprimaĵo ja estas peniga paŝo. Gloron al Eli, kiu ne nur pensis, sed ankaŭ registris siajn pensojn; ne nur travivis, sed ankaŭ priverkis. Kie ĉerpi tian krean energion? Kia sindono, kia diligento, kia pacienco!

Ne preterlasu legi en Fonto 174 (sep. 1995) la recenzon fare de ŝia samgeneraciulo William Auld.

Christian DECLERCK

Eli Urbanová: Hetajro dancas. Eld.: Fonto, Chapecó, 1995. 328 p.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!