MONATO

June, nejune, pretertempe

Jen aventur-libro samtempe por infanoj kaj por plenkreskuloj. Ni recenzos ĝin el tiuj du vidpunktoj.

Karina (10-jara) skribis:

Ĉi tiu libro tial plaĉis al mi, ĉar ĝi enhavas la bezonatajn aferojn por interesa kaj ekscita libro. Bezonataj aferoj: vojaĝo, trezoro, drako, gajno. Libro bezonas ankaŭ bonajn rolulojn: Bilbo, hobito; Gandalfo, sorĉisto; Torino, gnoma ĉefo; Filio, Kilio, Bifuro, Bofuro, Bomburo, Dorio, Norio, Orio, Oino, Gloino, Dvalino, Balino, kunpartoprenantoj kaj Smaŭgo, drako. Ĉi tiu libro nur en la nombro de bildoj havas mankon, sed la troveblaj estas belaj kaj koncizaj. Pro malsufiĉaj bildoj mi tute ne povis imagi Smaŭgon, la drakon. Malgraŭ tio, ĝis nun ĉi tiu libro el ĉiuj plaĉis pleje. Bonan legadon!

Stefan (pli ol 10-jara) skribis:

Ni havas jam en Esperanto la tri librojn de la majstra ringa serio de J.R.R. Tolkien. Nun sekvas la traduko de la komenca libro, el kiu evoluis la trilogio. Ĉi tie ni renkontas la hobiton Bilbo Baginzo, kaj la sibleman subteran golumon, de kiu Bilbo ŝtel-prenas la magian ringon, kiu gvidos lin poste en pli epos-skalajn aventurojn. Tio ne signifas, ke la ĉi-libraj eventoj banalas. Tumultas ekzotikaj rolantoj: engrotaj goblenoj, enarbaraj araneoj, suspektemaj elfoj, malicaj vulpoj, helpemaj agloj. Figuras ankaŭ Unuopuloj: Beorno, la metamorfoza urso-homo kaj Smaŭgo, la avara kaj teruriga fluganta drako.

El lando kaj vivo de trankvilo kaj komforto, la gnom-hobita bando procedas tra serio de ĉiam pli defiaj kaj malagrablaj situacioj, el kiuj ili ĉiam sukcesas elturniĝi, per kombino de aŭdaco, sagaco kaj bonŝanco, kaj ne ĉiam senkoste. Nek la banduloj estas ĉiuj kliŝe heroaj; ili havas proprajn motivigojn kaj personecojn, ankaŭ mankohavajn. La eventoj estas rakontitaj ĉene, kun geografia precizo, en iom arĥaika „di-okula” stilo, lerte redonita en la majstra traduko, kiu inkluzivas dekojn da poemoj.

La kulminaj scenoj starigas moralajn dilemojn pri la valoroj de absolutismo kaj kompromisemo kaj la ecoj de vere heroa konduto. La deaera atako de Smaŭgo al la apudlaga urbo, la aliancoj, taktikoj kaj kolizioj inter la diversaj gentoj, iliaj estroj kaj armeoj, enpensigas paralelaĵojn niatere kaj donas al la libro pretertempan aktualecon.

Familio MACGILL

John Ronald Reuel Tolkien: La Hobito aŭ tien kaj reen. El la angla tradukis Christopher Gledhill (1968 - ) kaj William Auld (poemoj) (1924 - ). Eld. Sezonoj, Jekatarinburg, 2000. 224 paĝoj firme binditaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 13 junio 2001
Valida XHTML 1.0!