MONATO

Metamorfozo

La historio okazis en Brazilo. Malriĉiĝinta grandbienulo Aŭgusto Ernesto, aŭ kiel oni nomis lin „ĉjo Aŭgusto”, estis „dura, freneza, sen deteniĝo, kvazaŭ granda animalo en la arbaro.” Neniam li respektis alies filinon, eĉ ne edziniĝintan virinon. Siajn edzinon kaj filinon li forpelis.

La najbaro, malnova malamiko, decidis kruele puni lin. Kun siaj armitaj servistoj li duone mortbatis, pikvundis, brulstampis lin. Tamen antaŭ la murdo li sukcesis sin ruligi sur krutan, profundan montodeklivon. Ĉiu opiniis lin mortinta, tial neniu serĉis lin.

Tamen bonkoraj homoj savis lian vivon. Post kiam li resaniĝis, pastro sukcesis transformi lin en alispecan homon. En foran bieneton li translokiĝis, kie neniu konis lin. Tie li volis pentofari per bonfaroj. Al ĉiu li helpis, laboris tutajn tagojn sen akcepto de salajro. Kiam en la vilaĝon alvenis sovaĝa bando de eksmilitistoj, li kuraĝe, saĝe akceptis, gastigis ilin, eĉ interamikiĝis kun la estro. Tiamaniere li savis la timigitajn vilaĝanojn. Lian kuraĝon la bandestro aprecis kaj invitis lin aliĝi al la bando. La memoroj de la iama sovaĝa vivo vekiĝis en li, tamen li sukcesis venki la tenton.

Resti en la vilaĝo, tamen, li ne povis plu. Per azeno li formigris. En alia vilaĝo li renkontis la bandon. Ĝuste tiam ili volis venĝi la mortigon de iu kunulo. La bandestro volis ekzekuti ankaŭ la fraton de la murdinto, kaj ties fratinojn transdoni al la bandanoj. La maljuna patro de la gejunuloj petegis indulgon; li proponis sian vivon por savi la gefilojn. Sed la bandestro ne cedis. Tiam intervenis ĉjo Aŭgusto, deklarinte, ke puno de senkulpaj homoj povas okazi nur post lia morto. La bandestro kaj li interbatalis per tranĉiloj, kaj grave vundis unu la alian. Unue la bandestro mortis, sed antaŭ la morto ili pardonis unu la alian. Fine ĉjo Aŭgusto ordonis al la vilaĝanoj dece enterigi la bandestron, kaj ankaŭ li mortis. La iama sovaĝulo tiamaniere fariĝis helpanto, eĉ savinto de multaj homoj, oferinte sian vivon.

La romaneto estas ne tute facila legaĵo, tamen ĝi meritas finlegon. „Ĉjo” estas interesa kaj, laŭ mi, trafa vorto por nomi proksiman viron anstataŭ la tro formala „sinjoro”. Ĝi estis farita el la „oĉjo”, karesnomo de onklo. Estas troveblaj pluraj nekonataj vortoj, ĉefe nomoj de ekzotikaj kreskaĵoj kaj bestoj. En notoj ili estas klarigitaj.

János SÁRKŐZI

Guimaraes Rosa: La horo kaj vivo de Aŭgusto Matraga

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!