MONATO

Por infanoj
pri Sud-Amerikanoj

Junaj legantoj de la recenzata rakonto povus danki la tradukistinon kaj la eldonistojn per la vortoj de la knabeto Umberto: „Nur de vi mi lernis, kiom grava estas la arbaro”. Tamen ne nur pri la harmonia unueco de la homo kaj naturo instruas la libro. Ĝi montras, kiel amo al la granda vivoplena medio kaj senprudenta riska kuraĝo, je kiu kapablas nur puraj infanaj animoj, povas venki en la nobla batalo kontraŭ ŝajne nevenkebla potenco.

Malgraŭ la neordinareco de la historio, kredeblas, ke ĝi povus okazi en la reala vivo. Ni aldonu, ke la rakonto enhavas multajn etnologiajn detalojn el la ĉiutageco de sudamerikanoj, ĝuste kaj malkomplike priskribas la vivon de la kamparanoj, jen malfacilan laboron, jen gajajn amuziĝojn de la indiĝenaj infanoj. Tio permesas kvalifiki la libron ne nur kiel atentokaptan kaj kortuŝan porinfanan legaĵon, sed ankaŭ kiel sentrudan fonton de novaj scioj pri la vivaj situacioj kaj vivmaniero de alilandaj popoloj.

La lingvaĵo de la traduko, farita de Nora Caragea kaj kontrolita de Roger Imbert, estas klara kaj gramatike senriproĉa - kio ne estas mirinda ĉe redaktado de Zlatko Tiŝlar. La proza teksto estas presita per grandaj literoj kaj nekutime aranĝita kvazaŭ versa - kio, verŝajne, devas faciligi por infanoj memlegadon. Ni rekomendus la libron ne nur por esperantemaj geknaboj, sed ankaŭ por Esperanto-instruantoj, kiam tiuj bezonas aldonan legaĵon pri la temoj naturo, etnoj, kamparaj laboroj, infanoj ĉirkaŭ la mondo, ks.

Multaj ilustraĵoj de Inge Steineke, la malmola glacea kovrilo kaj bonega blanka paĝ-papero kompletigas la plaĉan impreson pri la libro.

Irina GONĈAROVA

Gudrun Pausewang: Infanoj en la arboj. El la germana tradukis Nora Caragea, ilustris Inge Steineke. Eld. Inter-kulturo, Maribor, 1995. 60 paĝoj kudre binditaj. ISBN: 961-6075-10-1.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!