MONATO

Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo

Jen aperis kiel Esperanto-dokumento de UEA la internacilingva versio de studo, aperinta anglalingve en Language Problems and Language Planning en 2003, studo, kiu siavice estis forta ampleksigo de alia germanlingva artikolo, aperinta en 1996.

Jam la unua vorto de la titolo postulas klarigon. Kion oni komprenu sub „interlingvistiko”? Ĉu fenomenojn de lingvoj en kontakto? Ĉu studadon de la helplingvoj? De la planlingvoj? El la nedifiniteco de la koncepto sekvas kompreneble nelimigeblo de la literaturo, tiel ke la maro iĝas tro vasta kaj la kompaso ne plu helpas. Ankaŭ la dua substantivo, „esperantologio”, kvankam certe pli limigita sence, tamen riskas esti tro vasta: ĝi povus etendiĝi de gramatiko ĝis literaturo, de prononcado ĝis kongresumado.

Detlev Blanke, instrukomisiito pri interlingvistiko ĉe la Humboldt-universitato en Berlino, jam dekomence deklaras la limojn de ambaŭ kampoj; oni ilin respektu, kvankam la kompreno de „interlingvistiko” kiel nura „optimumigo de la internacia lingva komunikado” forsegas grandan historian parton de la fako mem kaj ne kongruas kun la kutima signifo de la vorto trovebla en nacilingvaj vortaroj. El tiu limiganta difino li konkludas, ke la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko, kaj restas do intence tute neglektataj la nemalmultaj studoj pri uzado de etna lingvo kiel internacia.

Malgraŭ ĉi tiuj drastaj limigoj, la faka literaturo, koncernanta la du temojn, restas ne malvasta, kaj orientiĝi en ĝi postulas sistemecon. Tial prave la titolo pludaŭras per „vojoj al faka literaturo”: tre, tro ofte ni baraktas en la nescio pri tio, kiel alporti argumentojn al niaj propraj tezoj. Ni scias, ke ili certe ekzistas, sed precizajn referencojn ni ne havas. En tio la nuna 40-paĝa broŝuro estas vere helpa: estas listigitaj la periodaĵoj pri interlingvistiko kaj pri esperantologio, estas listigitaj la bibliografioj, senfina minejo da ĉerpindaj trezoroj, la librokatalogoj, la elektronikaj retejoj, kie oni povas trovi informojn. Zorge estas esplorataj ankaŭ gazetoj, kiuj ne sisteme, tamen sporade aperigas kontribuojn pri la du titoltemoj. Ĝisdateco evidentiĝas el la atento, donita al la sciigoj atingeblaj tra elektronikaj komunikiloj, kies amplekson kaj rapidan ĝisdatigeblon oni ofte neglektas. Apartan mencion Blanke dediĉas al la ĉiam pli multiĝantaj universitataj disertacioj pri esperantologio; koncerne tion oportunas memorigi, ke speciala stipendio Ivo Lapenna, administrata de la samnoma fondaĵo, premias ĉiun duan jaron la plej bonan universitatan disertacion pri Esperanto aŭ pri la problemoj de lingva interkompreniĝo (regularon interesato petu de la Fondaĵo Ivo Lapenna, Lendkai 111, Graz, Aŭstrio).

Interesa estas la bibliografio, ĉe kiu oni rimarkas kuriozan fakton. Kutime en okcidentaj sciencaj verkoj la bibliografioj enhavas altegprocente anglajn titolojn, kvazaŭ ekster Anglalingvio nenio scienca aperus: la kaŭzo estas, ke okcidentanoj ne konas orienteŭropajn lingvojn kaj la nunaj negermanaj sciencistoj ne plu konas eĉ la germanan. Blanke montras inversan (ĉu eble eĉ tro inversan?) proporcion: el 178 titoloj, registritaj en la bibliografio, nur 27 estas anglalingvaj, dum alta procentaĵo estas, krom, nature, en Esperanto, en la germana; sed ne mankas titoloj rusaj, hungaraj, nederlandaj.

Se riproĉon oni nepre volas fari al ĉi tiu broŝuro, estas la denseco de informoj, kiu tamen kongruas kun aliaj UEA-dokumentoj: ĉiu linio diras ion novan, ne ekstrapoleblan el la aliaj linioj. Do broŝuro ne nur legota, sed studota.

Carlo MINNAJA

Detlev Blanke: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo. Eld. UEA, 2003. 40 paĝoj broŝuritaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004