Mi tuj konfesu, ke tiu ĉi poemaro malplaĉegas al mi. Kiel ino, mi trovas la sintenon de la aŭtoro al virinoj malinda.
La unua ĉapitro "Junaj inoj" listigas korpajn ecojn de junulinoj, ĉiam skopofilieme, tiel ke mi tuj ricevas bildon de ombra figuro en pluvmantelo, kaŝanta sin malantaŭ arbusto por de tie fispekti.
La meza ĉapitro "Konsolaj inoj" konsistas el kvin poemoj, el kiuj la lasta estas himno al frandzado.
La tria, kaj lasta ĉapitro "Oldaj inoj" spegule al la unua listigas korpajn ecojn de maljunulinoj, sed ĉiam malestime: "la okuloj ... plorlacaj kaj timemaj ... por vi la mondo ne gravas", "la manoj ... fortaj nur por povi teni poŝtukon al la forviŝo de la larmoj", "la haroj ... blanka hontemo de la morteco", "la sinoj ... la ŝarĝon de l' amo ili ne plu kapablas teni", "la vizaĝoj ... sepultejo de ridetoj".
Legante tion, mi memoras pri ŝatata poemo mia (verkita de virino), kiu komenciĝas "Skandale mi maljuniĝos", kaj tiam uzas la saman rimedon de listo, sed listigas la vivoĝuajn kaj ekstravagancajn farojn, per kiuj la verkistino intencas sin indulgi, kiam ŝi estos maljuna kaj la opinioj de aliaj ne plu gravos al ŝi. Jen esperplena respondo al la neniiga sinteno de Halas.
Eventuale viroj pli facile aprecos la poemaron "Inoj", kiu, kvankam pri-ina, neniel estas por-ina.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001 |