MONATO

Prunti al malverda amiko

Iu foje diris, ke ni ofte ŝatas ne tre altkvalitajn muzikaĵojn en Esperanto, ĉar aliaj simple ne ekzistas – ne tre altkvalitajn, kompare kun la popularaj kantoj, furorantaj en la malverda mondo. Provu aŭdigi iun Esperantan muzikaĵon en via oficejo dum labortago. Se la kolegoj almenaŭ ne rimarkos la muzikan fonon, aŭ eĉ ekviglos: „Hej! Bela muziko! Ĉu vi donus ĝin al mi por aŭskulti?” aŭ „Ripetu tiun hispanan – tre melodia ... ĉu vi diris Esperanta?” – do estas normale, ĝi plaĉas al vi ne pro nura aparteno al nia kara afero.

Oni mallonge ekscias pri la disko de sur la diska dorsflanko. „Komence, oni petis de JoMo surbendigi la personan etoson, kiu kutime ĉeestas la koncertojn, kiujn li faris jam en ...” – sekvas nombro de la lokoj, kie JoMo koncertis. Sed poste JoMo estas akuzata pri friponeco, ĉar li ne povis kontraŭstari la tenton ornami siajn kantojn per bona aranĝo kaj instrumentigo en la nova studio de Vinilkosmo.

14 diversstilaj kantoj: dancaj, lirikaj kaj folklorecaj, kaj ŝajnas, kvazaŭ ili estus registritaj en apartaj kreaj periodoj de JoMo, ĉar vi ne povas klasifiki ilin – jen bona, jen por amika rondo, jen por danca vespero. Aplikeblas nur du kriterioj – tre bonaj kaj teruraj. Nenia mezo. Kvazaŭ unu parton oni registris pene kaj skrupule, post multaj provludoj, sed la alian oni metis en la kolekton simple por plenigi la spacon, registrinte ĝin sen prizorgo kaj deziro. Ekzemple, la moviga Ĉu vi volas danci?, la etosa En la IJoKo, la petola Ĵambalajo, la ĉarma Suno sunu (kie kunkantas infanoj), la ritma Esperanto estas kantoj bone plenumitaj kaj aranĝitaj, kun ekvilibra sono. Sed neniukaze aŭdigu, ekzemple, blekan refaron de Besa me mucho en via oficejo, ĉar tiel vi perturbos la tutan laborprocezon – ĉar viaj kolegoj provos bati vin per diversaj aĵoj.

La agrabla aldonaĵo estas bele ilustrita broŝuro kun tekstoj de la kantoj kaj fotoj, faritaj ĉefe en la studio dum registrado. Tamen nek la broŝuro, nek neologismaj vortaroj helpis eltrovi, kion signifas „bajuo”1. Sed verŝajne, tio ne gravas.

Entute, la disko estas tre taŭga. En mia oficejo ofte sonas Ĉu vi volas danci? ... Kaj mi volonte pruntedonus ĝin al malverda amiko.

Sergeo DEREVIANNYKH

1. Temas pri esperantigo de bayou, kiu devenas de indiĝena vorto bayuk kaj tra franca dialekto de Luiziano eniris la usonan anglan kiel regiona dialektaĵo. Ĝi signifas river-brakon aŭ marĉan terenon. - A.S.
JoMo Friponas! Muzika kompakta disko, 17 min. 37 sek. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2001.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2001