Jen rakonto de nederlanda adoleskulo, kreskanta tra la periodo de la dua mondmilito. Komence li priskribas sian junecon, unue hejme kaj poste en prizorgejo. Li unue laboras en butiko kaj frizejoj; dum tiu tempo li spertas, kaj per bonŝanco travivas, la bombardon de la urbo en 1940. Kiam li atingis sufiĉan staturon, li registris sin en trejnkurso sur borde ligita ŝipo. Post jaro da lernado, li trovas laborlokon en nederlanda riverbarĝo, kiu trafikas laŭ Rejno inter germanaj urboj. Plurfoje li spertas deaviadilajn bomb- kaj mitral-atakojn, en kiuj pereas apuduloj kaj konatoj. Tamen, li travivas kaj militofine malfacile reiras al la hejmlando.
Leganto renkontos (aŭ lernos) multajn riverŝipajn vortojn; la verko preskaŭ plenumas fakterminaran rolon. Alia ripeta temo estas manko kaj akiro de manĝ-provizoj.
La aŭtoro fariĝis poste aktiva esperantisto, kaj nur en la lastaj vivo-jaroj decidis surpaperigi siajn fruajn spertojn. Lerta ĵonglado de la tempoj (1940, 1936, 1938) en la unuaj paĝoj kreas romanecajn atendojn, sed poste oni konstatas, ke temas pri taglibreca kroniko, kvankam prezentita en la tria persono kaj (foje malkomforte) en la prezenco. Pli forta redakta mano estus foriginta ideojn kaj frazerojn, kiuj superflue ripetiĝas, eĉ en la spaco de kelkaj linioj.
La verko estas rekomendebla kaj ĝuebla, se oni akceptas ĝin, kia ĝi estas: senpretenda priskribo de viv-periodo. Ĝi helpas reekvilibrigi nian komprenon de tumultaj tempoj. Historioj kaj streĉaj romanoj emfazas la dramecon kaj teruron de tiuj eventoj; jen ni memoras, ke paralele al tio, miloj da vivoj, eble eĉ la plimulto, pluiris laŭ (konsiderante la cirkonstancojn) iuspeca rutino.
Indekso |
Aboni al MONATO |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: marto 2002 |