Brassens [brasés] (1921-1981) sendube estis grava praktikanto de la franc-lingva kanzono - franclingve chanson, vorto kiu mem jam signifas specifan koncepton en kiu tipaj stilaj, enhavaj kaj teknikaj elementoj havas sian lokon. Do, jam la traduko de liaj kanzonoj estas pliriĉiĝo de la esperanta muzika kulturo.
Jacques Yvart [ĵak ivár], la kantisto kiu prezentas la tradukitajn kantojn, en sia juneco estis intima amiko de Brassens. Aŭtente li interpretas la kanzonojn, preskaŭ kvazaŭ Brassens mem faris. Eĉ la voĉa tembro de Yvart estas iom simila. La akompana muziko ekvilibre subtenas la kantadon ... de tempo al tempo ĝi ricevas iom pli da reliefo dum solo.
Pri la kvalitoj de la tradukoj ni ricevas la garantion de la tradukintoj: Claude Piron kaj Georges Lagrange jam delonge meritis siajn spronojn, dum la tuto pruvas la literaturajn kaj poeziajn meritojn de Marcel Redoulez, la ĉeftradukinto. Kompreneble, ĉiu traduko iom perdas de la originalo - tiel ekzemple en La geamantoj sur la verda benk' perdiĝas referenco al la kristana krucosigno (le père, la mére, la fille, le fils, le saint Esprit, (la patro, la patrino, la filino, la filo, la sankta spirito) iĝas Fil', filin', kaj la par' spirito kaj tiel plu). Tamen la kaŝita senco estas sufiĉe grava. Aliloke la iom perfortiga neologismo "kreĝel'" - mallongigo-kunmetaĵo de sakra anĝelo - estas tute ne komprenebla, do apenaŭ akceptebla, krom pro ĝia ritma valoro. Similan pedantan kritikon oni povus antaŭenigi en la kanto "Tuj la kompanar'", en kiu ĉiu strofo finiĝas per la linio "Les copains d'abord", tradukite al "tuj la kompanar'" krom en la dua strofo, kie ĝi iĝas "la samideanar'" - kiu povus estis alte estimata en Esperantujo, sed kiu en la kanto maltaŭgas.
Sed tiuj makuletoj estas nur rimarkeblaj por la detalema recenzisto, kiu sub lupeo analizas kaj komparas originalon kun traduko. Dum aŭskultado ili estas tro momentaj por ke ili povu difekti la ritman kaj melodian frandadon. Se aŭskultanton iu manko orelfrapos, sendube estos pri la daŭro. La disko entenas nur 20 minutojn da muziko, iom tro malmulte se oni komparas al aliaj kompaktaj diskoj. Kompreneble kantisto povas senkulpigi sin, ke mankas pli da tradukitaj kantoj. Sed eble la eldonejo povus rekompence iom malaltigi la prezon, des pli ĉar la sukceso de la disko estas tiom granda ke jam necesis dua eldono.
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001 |