MONATO

Sur kata relo

Mi rigardis la unuan paĝon de la kovrilo, kaj jam tiu unua rigardo al la libro de Jeannette van Mens vekis mian scivolon per kurioza dubo kaj instiga sencoreserĉo: ĉu temas pri kata relo, pri kata orelo aŭ pri tria nomo, kiu neniel rilatas al la du unuaj? Cetere, eklego de la libro tuj tre kaj multe pligrandigis mian menskverelon, ĉar tie mi legis (p. 11):

- Freneza nomo, ĉu ne?

Evidente, tia diro ege dorlotis min, ĉar ĝi pruvis al mi, ke mia dubo kaj mia sencoreserĉo havis bonan fundamenton. Bedaŭrinde, mi devis toleri kaj bremsi mian angoreton ĝis la 14a paĝo, kiu finfine malkovris al mi la sencon kaj la motivon de tiu nomo... kaj mi ja ne malkaŝos la solvon, ĉar mi ne estas tia homo, kiu ŝparos al la leganto la ĝojon trovi.

La dua agrabla eksurprizo estis la antaŭmiaŭo de nia amata katama Marjorie Boulton [márĝori boŭlton], kiu provokis en mi veran pekon kontraŭ la aŭtorino de la gaja kaj gajiga rakonto: en kelkaj el ĝiaj paĝoj, ŝajnis al mi, ke tie parolas Marjorie, kaj ne Jeannette... Mi tamen vere kredas, ke ambaŭ certe pardonos min, ĉar ilin similigas la fervoro al la katoj!

Pri la membiografio de la knabeto Katorelo, mi devas konfesi ke ĝi estas ĉarma. Ĝi vere instruas al ni ke vivuloj volas ami kaj esti amataj, kaj krome ĝi spegulas spertojn de ĉiuj infanoj, raciaj kaj neraciaj: en difinita momento de sia vivo, ili forlasas siajn antaŭajn petolaĵojn, kaj promesas prudentan sintenon por la estonteco. En tia maniero agis ankaŭ Katorelo, kiel li deklaras en la fino de sia vivopriskribo (p. 81):

- Mi ne ekhavos frenezajn ideojn en la kapo. Mi lernis per la instruo, kara, kara Gerdino.

Entute belaj aventuroj, kun mia sola nekontenteta rimarko, ke siama kato vere meritus libron kun multaj plurkoloraj bildoj, kiujn la bela kovrilo igis min atendi, lamentinde sen rezulto! Sekve de ĉio kaj malgraŭ la nigra-blanka ilustraĵo, cetere agrabla, bona libro por ĉia aĝo.

Pri la traduko de Coosje Dekker-Kiefer mi akordas kun Marjorie, ke la stilo estas natureca kaj facila, verŝajne respondante al tiu de la originalo, ĉar temas pri naiva historio, rakontata de katidino en la unua persono!

Pri ŝia lingvo mi tamen havas du notetojn: la unua tute favora, kaj la dua ne tute tia.

La unua montras al ni, ke ŝi forlasis la doktrinon de la Plena analiza Gramatiko de Esperanto, de Kalocsay [káloĉaj] kaj Waringhien [varengjén] (1980, p. 236), kaj aliĝis al la opinio de William Auld [ŭiljam old] (Pajleroj kaj Stoploj, 1997, p. 119) koncerne la predikativon de la rekta objekto (p. 70):

- La unuan fojon en mia vivo mi opiniis nenecese [mia kursivo] esti bonedukita.

La dua temas pri sintaksa punkto, kiun multaj akceptas, sed mi rifuzas pro la senduba ambigueco, kiun ĝi trudas (p. 66):

- Ne plu sono eliris la gorĝon, tiom raŭka mi estis.

Por mi, tiu „eliris la gorĝon” egalvaloras al „eliris en la gorĝon” ... Tamen minuskla punkteto en la mezo de multaj aliaj majusklaj.

Geraldo MATTOS

Jeannette van Mens: Katorelo. Trad. Coosje Dekker-Kiefer. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, 1998. 84 p. ISBN 90 71205 74 6.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!