MONATO

Libroj

Esperanta Ŝindler

Mi apartenas al la generacio de genepoj, kies geavoj batalis dum la dua mondmilito. Por ni, sekve, la milito estas nur kinofilmoj, spektakloj, libroj, sed, sendube, plej grave – personaj atestoj de tiuj, kiuj postvivis.

Pro tio, kaj ankaŭ pro cent aliaj kialoj, la libro de Nina Langlet Kaoso en Budapeŝto estas tre bezonata. Ĝi estas bezonata ĝenerale, en ajna lingvo, en ajna lando. Tamen la apero de esperanta versio estas aparte tre aplaŭdinda.

Unue pri la libro mem. Sendube, kiam ektemas pri savo de judoj dum la dua mondmilito, ĉiuj pli-malpli kinemaj homoj tuj rememoras la Oskar-ricevintan filmon La listo de Ŝindler. Ĉi tio estas logike aperanta, sed tute malprava referenco, ĉar estas du tute malsamaj aferoj, kvankam ambaŭ same viv-necesaj kaj utilaj. Ja gesinjoroj Langlet agadis ne en Germanio, sed en Hungario, kaj tute alimaniere – ili havigis al gejudoj protektajn leterojn de Sveda Ruĝa Kruco, malkiel Ŝindler, doninta al gejudoj laborlokojn. Do, estas tute nekomparendaj aferoj.

Kaoso principe estas kunmetaĵo de diversaj faktoj, atestoj kaj rakontoj, plejparton el kiuj Nina Langlet spertis mem. Sed la origina teksto estas klare ne redaktita, kaj eĉ temas ne pri iuj stilaj detaloj (tiujn oni ja ne povas rimarki per traduko), sed pri ĝenerala kompilo de la libro. Ĉar la aŭtorino priskribis ne grandan tempoperiodon (de marto 1944 ĝis majo 1945), verŝajne estus pli racie strikte sekvi la kronologion de la eventoj. Iom embarasis min preskaŭ en la komenco de la libro tralegi pri tio, kiel kelkaj personoj renkontis la Venkon, kaj jam en la sekva paĝo reveni en la militan teruron. Postrestas la opinio, ke la aŭtorino simple notis siajn rememorojn, ne tro zorgante pri logiko de la tuto. Tio certe neniel fuŝas la ĝeneralan impreson, tamen kelkfoje iom stumbligas leganton.

Sed ekzistas alia riproĉo, jam pli grava. En la tuta libro estas tre malbone videbla figuro de Valdemar Langlet mem, do ĝuste tiu, kiun oni siatempe nomis „Esperanta Ŝindler” (denove la samaj komparoj). Sed legantoj ja, eĉ se ne deziras legi ekskluzive pri s-ro Langlet, almenaŭ interesiĝas pri li ne malpli ol pri s-ino Langlet. Kaj lia personeco estas priskribata nur en la lasta ĉapitro, dediĉita al lia tuta vivo, sed ne al lia konkreta agado en Budapeŝto. Pro tio oni ne povas ricevi plenan impreson pri la rolo kaj graveco de s-ro Langlet dum la „kaoso en Budapeŝto”.

Kaj nun pri la traduko kaj eldono. Tre dankindaj estas kaj la tradukinto Kalle Kniivilä, kaj not-kompilinto István Ertl. Ilia laboro estas grandega kaj kvalita. Sed al ambaŭ estas unu tre grava plendo. En la libro estas troega abundo da hungaraj nomoj kaj titoloj. Certe, tio ne estus manko, se oni note aldonus prononcon de ĉiu nomo. Sed tio ne estis farita, kaj anstataŭe fine de la libro oni trovas nur listeton de hungaraj literoj kaj instrukciojn kiel legi tiujn. Sed tio ne plifaciligas la legadon – ja ne eblas ĉe ĉiu nomo turni sin al la lasta paĝo. Kaj krome, foje ĝenas legadon, kiam notoj okupas pli da paĝa spaco, ol teksto mem (sed tio verŝajne estas plendo al la eldonintoj). Laste menciendas la plej granda presa fuŝaĵo: en mia ekzemplero post la 128a paĝo mi trovas denove la 113an, kaj la sama teksto ripetiĝas ĝis la 120a, kaj tuj poste sekvas la 137a. Ok paĝoj inter la 128a kaj 137a restis por mi mistera kaŝaĵo.

Sed ĉi tio neniel pensigu eventualan leganton, ke la libro estas neleginda – tute male. Ĝi estas nepra por pli profundigi percepton kaj ĝeneralan impreson de la dua mondmilito. Nur trastudinte Kaoso oni povas havi plian pruvon, ke ĉio montrata en kinofilmoj, kaj ĉio rakontata de diversaj verkistoj, estas vero. La kruelaĵoj de faŝistoj, la suferoj de pluraj popoloj kaj etnoj, la sangorabaj bataloj por la Libero - ĉio ĉi estas la plej malĝoja ero en la tutmonda historio. Kaoso en Budapeŝto inde kompletigas la historion.

Grigorij AROSEV

Nina Langlet: Kaoso en Budapeŝto. Tradukis Kalle Kniivilä. Komentis István Ertl. Eld. Bambu, Varna, 2001. 168 paĝoj glue binditaj. ISBN 954-9637-08-5.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 13 septembro 2001