MONATO

Aktualigita frazlibro

La unua eldono de tiu ĉi libro aperis kiel unu el la lastaj eldonaĵoj de la eldonejo „Enzyklopädie Leipzig” en Germana Demokratia Respubliko. La reeldonon prizorgis Herbert Mayer, direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, en la eldonejo IEM kiel la 16an numeron de la serio „Instruado”.

La libro estas taŭga por germanlingvanoj: kaj por Esperanto-lernantoj, kaj por instruistoj. Pli ol 5000 frazoj sur 170 paĝoj estas pli ol oni nepre bezonas por ĉiutaga konversacio: ĉu vi konas la vortojn motacilo kaj markoto? Kompare al la unua eldono de la jaro 1990 mankas nun la ne plu aktualaj komunismo-rilataj eroj. En la fino troveblas gramatiketo, proverboj kaj aktualaj literatur-indikoj.

Ekstere la libro aspektas bela kiel ĉiuj eldonaĵoj de la eldonejo IEM. Kvankam ĝi estas tro granda por lokiĝi en la poŝon, ĝi tamen estas rekomendinda por vojaĝoj aŭ por poluri kaj fluigi sian lingvokonon.

Walter KLAG

Blanke kaj Dahlenberg: Konversationsbuch Deutsch-Esperanto / Konversacia libro Germana - Esperanta.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!