MONATO

Facile legebla

Libroj pri anatomio (konstruo de la korpo) kaj fiziologio (funkcio de la korpo) estas maloftegaj en Esperanto. La eldono de tia verko da estas aplaŭdinda. Sur 128 paĝoj la aŭtoro traktas ĉian temon, kia povus esti interesa ankaŭ por nefakulo: ĉelo, histo, organoj, kontraŭkoncipaj metodoj, defendopovo de la korpo kaj medicinaj helpiloj. La 69 nigrablankaj ilustraĵoj estas facile kompreneblaj kaj plivalorigas la libron.

Kromartikoletoj donas kuriozajn aŭ nekredeblajn informojn. Ĉu vi sciis, ke la cerbo ampleksas 14 000 000 000 nervoĉelojn konektantaj ĉiutage centoble pli ofte ol ĉiuj telefonoj de la tuta mondo? Ke dum sia tuta vivo la homo spiras 500 000 000foje?

La libro estas facile legebla, ĉar la aŭtoro evitas plej ofte fakesprimojn. La nebone konatajn vortojn klarigas la bildoj. Por reeldono estus bonvena alfabeta indekso je la fino de la teksto. Tial espereble la verko rapide vendiĝos kaj baldaŭ aperos denove.

Walter KLAG

Harald Schicke: La korpo de la homo. Eld.: MZ-Verlag, Buchholz, 1993. Ilustrita. 128p. ISBN: 3-89240-078-4.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!