MONATO

Kion aludas la flava koloro?

Jam la kovrila koloro povas konjektigi pri la deveno de du lastajare aperintaj novelaroj: flavaj kiel la kruco en la sveda flago, ili almenaŭ duone malkovras sian originon. Interne ili estas plene svedaj. La unua entenas sub la titolo „Nobela novelaro” sep novelojn de tri svedaj nobelpremiitoj. Malgraŭ la alta distingo, evidente, por multaj homoj loĝantaj sude de Svedio, la nomoj Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson kaj Harry Martinson ne nur estas ekzotikaj, sed tute nekonataj.

Pro tio almenaŭ la esperantistoj estu dankemaj al la tradukinto - mem verkisto - Sten Johansson. Li peris per siaj tradukoj ne nur vaste nekonatajn literaturistojn, sed same kelkfoje apartatonan, fojfoje streĉan legaĵon al la interesitoj. Krome, sed tamen same bonvene, li disponigis per antaŭparoloj, enkondukaj rimarkigoj kaj glosoj informojn, kiuj konatigas nin kun biografioj, stiloj, lingvaĵoj de la aŭtoroj. Tiaj estu eldonaĵoj tradukitaj el fremdaj lingvoj: la leganto ne nur palpe-blinde sekvu intrigon, sed havu ankaŭ imagon pri la ĉirkaŭo.

Ambaŭ kajeroj - la dua (La kiso) kun interkisanta paro titolpaĝe devenas de Hjalmar Söderberg - forte sentigas (krom malmultaj esceptoj) la svedan fonon. Rolas svedaj pejzaĝoj, urboj, tipuloj. Ĝenerale la noveloj ne havas laŭtan, hastan etoson, sed spegulas trankvilan, moderan vivadon. Leviĝas la demando pri la senco de la vivo, sed ankaŭ sentiĝas nemalofte milda humuro. La leganto mem esploru, kio pelis pian pastron nudakorpan sur arbon kaj kion li - kun ne malagrablaj konsekvencoj - de tie devis ekvidi.

Ambaŭ broŝuraj kajeroj ampleksas po proksimume 60 paĝojn, estas lingve kaj optike bone legeblaj. La traduka lingvaĵo estas klara, nekaprica. Certe, estas kelkaj lingvemuloj, kiuj ŝatus legi la Esperantan tekston kune kun la elirlingvo. Sed tia eldono duobligus la amplekson kaj la prezon, eble tiel duonigante la legantaron ... La longeco de la noveloj bone konvenas al niaj iom pli maltrankvilaj vivomanieroj: la nobelpremiitoj skribis proksimume po ok paĝojn, la tekstoj de Söderberg, elegante kaj koncize verkitaj, ampleksas kelkfoje nur du-tri paĝojn.

Entute lerta elekto, bonvena tradukaĵo!

Franz-Georg RÖSSLER

Hjalmar Söderberg: La kiso kaj dek tri aliaj noveloj. El la sveda tradukis Sten Johansson. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 1995. 56 paĝoj vinktitaj. Prezo ĉe FEL: 180 BEF.
Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson kaj Harry Martinson: Nobela novelaro. El la sveda tradukis Sten Johansson. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 1995. 60 paĝoj vinktitaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 majo 2001
Valida XHTML 1.0!