MONATO

Baritone en multaj lingvoj

Tiu ĉi disko enhavas popolkantojn el la tuta mondo (i.a. sud-afrikan, skotan, irlandan, usonan, germanan, kimran, aŭstralian, islandan, francan, rusan, japanan, malajzian), profesie kantatajn ĉefe en la lingvoj angla, germana, afrikansa kaj esperanta de la baritono Jan Strydom [strejdom] kaj akompanatajn piane de Anna Bender. Bedaŭrinde mi sukcesis aŭdigi ĝin nur en komputilo. Provoj ludigi ĝin en iuj diskiloj fiaskis, sed sukcesis en alia. Rekomendinda disko do por ŝatantoj de popolmuziko, kiuj, se necese, povas uzi plurajn aŭdigajn aparatojn.

pp/cs

Jan Strydom: Kelkaj kantoj por miaj geamikoj. Eld. la aŭtoro, Totiusdal, 2004. Kompakta disko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: februaro 2005